Novaĵoj (Oktobro 01)
  2015-10-01 16:13:10  Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Lucia kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 1-a de novembro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Okazis akcepto por celebri 66an datrevenon de fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko; Rusio aeratakis celojn de "Islama Ŝtato" en Sirio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La ĉina Ŝtata Konsilantaro vespere merkrede faris akcepton de Nacia Festo kaj varme celebris la 66an datrevenon de la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko. Renkontiĝis Xi Jinping, Li Keqiang, Zhang Dejiang, Liu Yunshan, Wang Qishan, Zhang Gaoli kaj aliaj partiaj kaj ŝtataj gvidantoj, kaj pli ol 1 100 ĉinaj kaj alilandaj personoj, kaj ili kune festis la Nacian Feston de Ĉinio.

Li Keqiang, ĉina ĉefministro, donis parolon en la akcepto. Li diris, ke la ĉina trajta socialismo gajnis monde konatan brilan atingon en la lastaj 66 jaroj, precipe de la plenumado de reformado kaj malfermo, gvidata de la Ĉina Komunista Partio kaj dank' al inteleligento kaj strebado de la ĉina popolo. Tion enkorpigas la riĉiĝo de normalaj ĉinaj familioj, la multiĝo de ŝancoj por la popolo kaj la kontinua progreso de la socio.

Li Keqiang montris, ke estas tre malfacile, ke kiel la monde dua granda ekonomio Ĉinio tenas la ekonomian kreskon je ĉirkaŭ 7%, kaj estas pli peniga la tasko krei pli belan estontecon en la nova starpunkto.

Li Keqiang diris ankaŭ, ke Ĉinio persistas en la koncepto de paca evoluado kaj kunlaborado por komuna gajno, kaj kune kun aliaj landoj skribos la novan ĉapitron por paco kaj disvolvo de la homaro.

Merkrede posttagmeze en la Granda Popola Halo, ĉina ĉefministro Li Keqiang intervidiĝis kun alilandaj specialistoj, kiuj akiris Premion de Amikeco kaj iliaj familianoj.

Li diris, ke la Premio de Amikeco ne nur enkorpigas amikecon inter la ĉina popolo kaj popolanoj de aliaj landoj, sed ankaŭ portas sur si gravan devon por protekti la mondan pacon kaj akceli komunan disvolviĝon. Ĉinio volas klopodi kune kun diversaj landoj, per sincera amikeco kaj kunlaboro, konstrui belan kaj harmonian mondon.

Merkrede en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, Yu Zhengsheng, membro de la konstanta komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, prezidanto de la Tutlanda Komitato de PPIK (lA Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco) kaj reprezentanto de ĉina centra delegacio, aŭdis la laboran raporton de la partia komitato kaj la registaro de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. Li emfazis poste serioze plenumi la spiriton de la dua kunsido de la Centra Komitato de la Partio pri laboroj de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, pluapaŝe unuigi penson kaj agon laŭ la strategiaj decido kaj aranĝo de la Centra Komitato de la Partio , realigi la ĉefcelon pri socia stabilceo kaj longperioda paco kaj ordo en Xinjiang, pene konstrui socialisman Xinjiang-an Ujguran Aŭtonoman Regionon.

Reprezentante de ĉina prezidanto Xi Jinping, Yu Zhengsheng salutis al ĉiuj kadroj de la aŭtonoma regiono.

Yu Zhengsheng montris, ke la Centra Komitato de la Partio okazigis la duan kunsidon pri laboroj de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, elmontris serion da novaj pensoj, novaj aranĝoj kaj novaj demandoj, direktis disvolviĝon de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono.

Yu Zhengsheng emfazis, ke ĉiuj partiaj organizoj kaj membroj devas memori la principojn, gardi la sinceron al la Partio, Ĉinio kaj la ĉina popolo.

Laŭ raporto de rusaj mediatoj, proparolanto de la rusa Ministerio pri Eksteraj Aferoj Igor Konashenkov merkrede diris, ke tiutage rusa aerarmeo sendis ĉirkaŭ 20 aviadilojn al Sirio kaj aeratakis 8 tercelojn de la ekstremisma organizo "Islama Ŝtato".

Rusa prezidento Vladimir Putin diris tiutage, ke la rusa milita ago en Sirio nur celas aere subtenon al la siria registara armeo kontraŭ terorismo, kaj Rusio ne partoprenos en kontraŭterorisma milita ago tere en Sirio.

Laŭ informo de la rusa prezidenta retejo, tiutage en sia intervidiĝo kun registaraj oficistoj Putin diris, ke Rusio informis siajn fremdlandajn partnerojn pri la plana kontraŭterorisma milita ago en Sirio. Li emfazis, ke laŭ peto de siria prezidento Bashar al-Assad kaj sur la bazo de internacia leĝo Rusio partoprenas en kontraŭterorisma ago en Sirio.

Tiutage la Rusa Federacia Konsilio sankciis la peton de prezidento pri uzo de rusa armita forto en fremda lando, kio celas Sirion. Estro de rusa prezidenta oficejo Sergey Ivanov diris, ke antaŭe siria prezidento petis militan helpon el Rusio, sed nur rusa aerarmeo estas uzata en fremda lando, kaj tio "nur celas aerhelpi Sirion kontraŭ 'Islama Ŝtato'".

Pri la rusa unua aeratako en Sirio, usona ŝtata sekretario John Kerry merkrede diris, ke se la aeratako celas bati Islaman Ŝtaton, Usono esprimos bonvenigon. Sed Blanka Domo diris, ke nun estas frua juĝi ĉu la celo atakita estas la organizo Islama Ŝtato.

Kerry diris, ke Usono tre zorgas pri la celo de la rusa atako, ĉu ĝi estas la Islama Ŝtato, tio decidos, ke la rusa aeratako celas batalon kontraŭ Islama Ŝtato aŭ protekti la regpotencon de Bashar al-Assad.

Samtempe proparolanto de la usona Blanka Domo Josh Earnest diris merkrede, ke nun ankoraŭ estas tre frua juĝi ĉu la celo atakita de Rusio estas Islama Ŝtato.Usono opinias, ke Rusio fortigis sian subtenon al siria prezidento Assad, sed malsukcesos la rusa solvo per milito en Sirio.

Merkrede proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Hong Lei diris, ke necesas akcenti kvin persistojn en solvo de la siria problemo.

Hong Lei diris, ke Ĉinio rimarkis proponojn prezentitajn de koncernaj flankoj por solvi la sirian problemon, kaj Ĉinio tenas apertan sintenon, nur se tio utilas politike solvi la sirian problemon.

Li diris, ke Ĉinio opinias, ke oni devas sin teni je kvin persistoj por solvi la problemon: unue solvi la problemon per politikaj rimedoj; due lasi la sirian popolon mem decidi estontecon de la lando; trie persisti antaŭenpuŝi kompromisan politikan procezon kaj kiel eble plej frue starigi politikan dialogon egalan, tolereman kaj apertan; kvare persisti starigi dialogon por interpacigo kaj konservi solidarecon de la lando; kvine grandigi humanajn helpojn al la siria popolo kaj popolanoj de najbaraj landoj.

Finiĝis la novaĵoj!