Okazis pafado en Usono
  2015-10-02 14:27:17  Xiong Shan

Ĵaŭde, la 1an de oktobro okazis pafado en iu kolegio en Oregono, nordokcidenta Usono. Laŭ unua statistiko 10 homoj estis mortigitaj kaj aliaj 20 vunditaj.

Matene de tiutago laŭ la loka tempo okazis la pafatako en la Komunuma Kolegio de Umpqua en suda Oregono. La polico diris, ke la pafisto estas arestita.

La nombro de la mortintoj eble kreskos.