Novaĵoj (Oktobro 02)
  2015-10-02 16:04:12  Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj. Lucia kore bonvenigas vin al nia Esperanto elsendo. Estas vendrede, la 2an de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio emfazas la gravecon de politika solvado de siria krizo; Rusio sendis pli ol 50 militaviadilojn ataki objektivojn de Islama Ŝtato en Sirio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Merkrede en la ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko okazis la ministra konferenco de la Sekureca Konsilio de UN pri solvado de regionaj konfliktoj kaj terorismaj minacoj en Mez-Oriento kaj Nord-Afriko. Wang Yi, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, eksplikis la starpunkton de Ĉinio pri la siria krizo.

Wang montris, ke la siria krizo jam daŭris 5 jarojn, kaj la internacia komunumo ne devas stari flanke kun krucitaj brakoj, nek devas laŭplaĉe interveni, sed ĉiuj flankoj devas fortigi humanitarajn helpojn kaj precipe solvi la demandon de rifuĝintoj.

Wang diris, ke politike solvi la sirian krizon estas fundamenta vojo. Ĉinio esperas, ke ĉiuj flankoj unuanime subtenos la pozitivajn penojn de UN por solvado de la siria krizo.

Liu Jieyi, ĉina konstanta reprezentanto en Unuiĝintaj Nacioj, ĵaude faris parolon en altnivela debato de la Ĝenerala Asembleo de UN. Li apelaciis gravuri la historion en la memoron kaj antaŭenpuŝi la aferon de paco kaj disvolvado.

Okaze de la 70a datreveno de la fondo de UN, tiutage la Ĝenerala Asembleo de UN okazigis altnivelan debaton pri protekto de la internacia paco kaj sekureco.

Liu diris en sia parolado, ke tiu ĉi jaro markas la 70an datrevenon de la venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito kaj de la fondo de UN. Por alte ŝati la nunan pacon oni devas firme konservi historion en la memoro, kaj memori la historion estas ne por daŭrigi malamon, sed por tiri lecionojn kaj veki la konscion pri paco.

Li diris, ke ĉina prezidanto Xi Jinping eksplikis la principan starpunkton de Ĉinio pri paco de la mondo kaj prezentis graven rekomendon pri plifortigo de la packonserva agado de UN.

Merkrede en la ĉefstabejo de UN okazis altnivela kunveno pri rifuĝintoj kaj enmigrintoj, kaj plurlandaj delegitoj pridiskutis kaj serĉis solvon de la demando pri rifuĝintoj kaj enmigrintoj, alfrontata de la internacia komunumo.

En la kunveno, Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, diris, ke la mondo alfrontas la plej grandan krizon de rifuĝintoj kaj enmigrintoj post la Dua Mondmilito, kaj la siria krizo estas la tragedia kaj elstara ekzemplo.

Ban alvokis, ke oni klopodu plu por eviti militon kaj persekuton. Li elmentis kelkajn principojn por solvi la demandon kaj urĝis la internacian komunumon agi laŭ la principoj.

Proparolanto de la Defenda Ministerio de Rusio Igor Konashenkov ĵaude diris, ke la aera armeo de Rusio tiutage sendis pli ol 50 militaviadilojn por operaco kontraŭ militaj objektivoj de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato en Sirio.

Konashenkov tiutage diris al amaskomunikiloj, ke merkrede Rusio komencis la aeratakon kontraŭ objektivoj de Islama ŝtato kaj lanĉis pli ol 20 atakelirojn kontraŭ 8 objektivoj. Tiunokte rusaj militaviadiloj atakis 4 objektivojn.

Konashenkov diris, ke en la ĵauda operaco la rusa aerarmeo ruinigis kelkajn objektivojn de la Islama Ŝtato, inkluzive de la komandejo en la antaŭurbo de la sudokcidenta provinco Idleb kaj la armila fabriko norde de la centra urbo Homs.

Konashenkov diris, ke la rusa flanko uzis kosmajn skolt-aparatojn kaj senpilotajn aviadilojn por akiri fidindajn informojn pri la loko de la militantoj de Islama Ŝtato kaj pri efiko de la aeratako.

La Defenda Ministerio de Usono ĵaŭde anoncis, ke tiutage Usono kaj Rusio komencis la unuan raŭndon de intertraktado por eviti militan konflikton dum operaco kontraŭ Islama Ŝtato en Sirio.

Proparolanto de la Defenda Ministerio de Usono diris en gazetara konferenco, ke la dialogo inter la defendaj ministerioj de la du landoj daŭris preskaŭ unu horon kaj la ĉefa enhavo estis ellabori kodon de konduto en operacoj kontraŭ Islama Ŝtato en Sirio por malebligi militan misjuĝon en operacioj en Sirio kaj eviti eskaladon de la streĉa situacio.

La proparolanto diris ankaŭ, ke antaŭ ol komenci la operacon Rusio jam petis la usonan armeon kaj la koalician armeon ne sendi aviadilojn al la teritoria aerspaco de Sirio, tamen la tasko de la usona armeo en Sirio ne povas esti influita. 

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris ĵaŭde en la stabejo de UN, ke la rusa aerarmeo lanĉis aeratakon en Sirio por bati terorismon, sed ne por protekti la reĝimon de prezidento Bashar.

Lavrov diris en gazetara konferenco, ke Rusio sendis aviadilojn por aeratako laŭ la peto de siria prezidento Bashar, kaj la rusa agado estas direktita kontraŭ terorismo.

Lavrov diris, ke la konsekvenca starpunkto de Rusio estas kontraŭbatali terorismon, kaj pri tio Rusio kaj Usono havas saman starpunkton.

Li montris, ke iuj intencis priskribi la agadon de la alianco gvidata de Usono kiel la vojon de politika solvado de la siria krizo kaj kompreni la agadon de Rusio kiel protekton de la siria reĝimo, kio estas maljusta.

Ĵaŭde la rusa aerarmeo sendis ĉirkaŭ 20 aviadilojn ataki terajn objektivojn de la Islama Ŝtato en Sirio. Tio estis la unua aeratako de la rusa armeo kontraŭ objektivoj en Sirio.

Usona ŝtatsekretario John Kerry poste diris, ke Usono estas serioze maltrankvila pri la intenco de la rusa aeratako. Li diris, ke en la regiono atakita de la rusa aerarmeo estas neniu aktiveco de la Islama Ŝtato aŭ filio de Al-Qaeda.

Ĵaŭde, 1an de oktobro la barejna Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj deklaris revoki sian ambasadoron el Irano kaj ordonis la iranan ambasadoron en Barejno foriri ene de 72 horoj, por protesti kontraŭ Irano, kiu senĉese intervenas en la internajn aferojn de Barejno.

Tiutage la barejna Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj deklaris, ke Irano daŭre donas monhelpon al barejnaj kontraŭregistaraj teroristoj kaj protektas ilin por estigi tumulton kaj provoki konflikton en Barejno. La deklaro diris, ke Irano serioze malobeis la normojn de internaciaj rilatoj kaj kodon de amikeco kun najbaraj landoj kaj eĉ atencis la suverenecon kaj sendependecon de Barejno.

Ĵaŭde, la 1an de oktobro okazis pafado en iu kolegio en Oregono, nordokcidenta Usono. Laŭ unua statistiko 10 homoj estis mortigitaj kaj aliaj 20 vunditaj en la pafatako.

Matene de tiutago laŭ la loka tempo okazis la pafatako en la Komunuma Kolegio de Umpqua en suda Oregono. La polico diris, ke la pafisto estas arestita.

La nombro de la mortintoj eble kreskos.

Finiĝis la novaĵoj!