Wang Yi: politike solvi sirian krizon estas fundamento
  2015-10-02 15:38:14  Li Lu

Merkrede en la ĉefstabejo de UN en Nov-jorko okazis la ministronivela konferenco de Sekureca Konsilio de UN pri solvo de regionaj konfliktoj kaj terorisma minaco de la Mez-orienta kaj Nord-afrika regiono, Wang Yi, ministro pri eksteraj aferoj traktis ĉinan starpunkton pri siriaj problemoj.

Wang Yi montris, ke siria krizo jam daŭras 5 jarojn. La internacia socio ne devas stari flanke kun krucitaj brakoj, ne devas laŭplaĉe interveni. Ĉiuj flankoj devas fortigi humanisnajn helpojn, speciale solvi la rifuĝintajn problemojn.

Wang Yi diris, ke politike solvi sirian krizon estas fundamento. Ĉinio esperas ke ĉiuj flankoj povas unuanime subteni la pozitivajn penojn de UN por solvi siriajn problemojn.