Rusio sendis pli ol 50 militaviadilojn ataki objektivojn de Iŝ en Sirio
  2015-10-02 15:38:14  Li Lu

Proparolanto de la Defenda Ministerio de Rusio Igor Konashenkov ĵaude diris, ke la aera armeo de Rusio tiutage sendis pli ol 50 militaviadilojn por la operaco kontraŭ militaj objektivoj de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato en Sirio.

Konashenkov tiutage diris al amaskomunikiloj, ke merkrede Rusio komencis la aeratakon kontraŭ objektivoj de Islama ŝtato kaj lanĉis pli ol 20 atakelirojn kontraŭ 8 objektivoj. Tiunokte rusaj militaviadiloj atakis 4 objektivojn.

Konashenkov diris, ke en la ĵauda operaco la rusa aerarmeo ruinigis kelkajn objektivojn de la Islama Ŝtato, inkluzive de la komandejo en la antaŭurbo de la sudokcidenta provinco Idleb kaj la armila fabriko norde de la centra urbo Homs.

Konashenkov diris, ke la rusa flanko uzis kosmajn skolt-aparatojn kaj senpilotajn aviadilojn por akiri fidindajn informojn pri la loko de la militantoj de Islama Ŝtato kaj pri efiko de la aeratako.

La Defenda Ministerio de Usono ĵaŭde anoncis, ke tiutage Usono kaj Rusio komencis la unuan raŭndon de intertraktado por eviti militan konflikton dum operaco kontraŭ Islama Ŝtato en Sirio.

Proparolanto de la Defenda Ministerio de Usono diris en gazetara konferenco, ke la dialogo inter la defendaj ministerioj de la du landoj daŭris preskaŭ unu horon kaj la ĉefa enhavo estis ellabori kodon de konduto en operacoj kontraŭ Islama Ŝtato en Sirio por malebligi militan misjuĝon en operacioj en Sirio kaj eviti eskaladon de la streĉa situacio.

La proparolanto diris ankaŭ, ke antaŭ ol komenci la operacon Rusio jam petis la usonan armeon kaj la koalician armeon ne sendi aviadilojn al la teritoria aerspaco de Sirio, tamen la tasko de la usona armeo en Sirio ne povas esti influita.