Ĉina kaj singapura ŝtatestroj interŝanĝis gratulojn
  2015-10-03 14:40:28  Xiong Shan
Sabate, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj singapura prezidento Tony Tan Keng Yan interŝanĝis gratulojn por varme festi la 25an datrevenon de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj Singapuro estas amikaj najbaroj. En la pasintaj 25 jaroj post la starigo de la diplomatiaj rilatoj, la dulandaj rilatoj profunde disvolviĝis, la kunlaboro en diversaj kampoj akiris rimarkindan atingon kaj la du landoj subtenis bonan komunikadon kaj kunagon en internaj kaj regionaj aferoj.

Tony Tan Keng Yan diris, ke de post la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, la dulandaj rilatoj senĉese disvolviĝis kaj la amikeco inter la dulandaj popoloj pli kaj pli intimiĝis. Li esperas pligrandigi la dulandan kunlaboron por pli bone profitigi la dulandajn popolojn.