Obama: Usono kaj Rusio ne povas fali en militon de agentoj
  2015-10-03 15:03:54  Xiong Shan
Vendrede en Vaŝingtono usona prezidento Barack Obama kritikis Rusion pri ĝia aeratako en Sirio. Tamen li emfazis, ke Usono kaj Rusio ne povas fali en militon de agentoj.

Li faris la rimarkon tiutage dum intervjuo kun raportistoj en la Blanka Domo. Estis la unua fojo, ke Obma publike komentis la rusan operacon en Sirio. Rusio emfazis, ke ĝia operaco estas direktita al objektivoj de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato, tamen Usono opiniis, ke en la regiono atakita de la rusa aerarmeo estas neniu aktiveco de filioj de Islama Ŝtato kaj Al-Qaeda.

Obama diris, ke Usono kaj Rusio havas komunajn interesojn en la batalo kontraŭ terorismo, tamen la rusa operaco ne distingis la ekstremisman grupon Islama Ŝtato kaj mildajn opoziciulojn malgraŭ ia ajn klarigo de rusa prezidento Vladimir Putin. Obama akcentis, ke la rusa aeratako kontrau mildaj opoziciuloj kondukos al la kontraŭa direkto kaj plifortigos la Islaman Ŝtaton. Li aldonis, ke la rezulto de la rusa operaco favoras neniun flankon.