Jemeno deklaris rompi diplomatiajn rilatojn kun Irano
  2015-10-03 15:16:54  Xiong Shan
La jemena registaro vendrede publikigis deklaron per adena televiza stacio, anoncante, ke la Popola Demokratia Respubliko de Jemeno tiutage rompis la diplomatiajn rilatojn kun Irano.

Rajeh Badi, proparolanto de la jemena registaro, diris al raportistoj, ke la jemena registaro decidis rompi la diplomatiajn rilatojn kun Irano en tiu tago, fermi la jemenan ambasadorejon en Teherano kaj retiri ĉiujn diplomatojn el Irano en la proksima estonteco.

Jemeno kaj Saud-Arabio kritikis Iranon, ke ĝi subtenis la intencon de la kontraŭregistara grupo Houthi renversi la regpotencon de Jemeno. Tamen la irana registaro malkonfesis tion.