Ĉina kaj singapura ĉefministroj interŝanĝis gratulojn
  2015-10-03 15:30:07  Xiong Shan
Sabate ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj singapura ĉefministro Lee Hsien Loong interŝanĝis gratulojn por varme festi la 25an datrevenon de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Li Keqiang diris, ke en la pasintaj 25 jaroj post la starigo de la diplomatiaj rilatoj, la politika reciproka konfido de la du landoj profundiĝis, la invelo de kunlaboro en ekonomio, komerco kaj investo stabile altiĝis, la financa kunlaboro pliiĝis, interŝanĝoj kaj kunlaboro ricevis novajn fruktojn en kampoj de tekniko, eduko, mediprotekto, socia regado ktp..

Lee Hsien Loong diris, ke de post la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj en 1990, estis starigita strikta partnereco de reciproka profito inter la du landoj kaj progresis kun la tempo. Li esperas klopodi kun la ĉina registaro por la venontaj brilaj 25 jaroj.