Japano mortigita en Bangladeŝo
  2015-10-03 16:00:34  Xiong Shan
Sabate, la 3an de oktobro en Bangladeŝo ankoraŭ unu fremdlandano estis pafmortigita. La viktimo estis japano. En la 28a de septembro unu italo estis mortigita en tiu lando.

Sabate matene tiu japano estis mortpafita en la regiono je 300 kilometroj sudokcidente de la ĉefurbo Dako. La loka polico diris, ke la japano estis pafatakita surstrate kaj mortis survoje al hospitalo. Oni ankoraŭ ne povas scii la intencon de la atakanto.

La 28an de septembro unu italo estis trafita de kuglo je la dorso dum sportado kaj mortis pro grava vundo. La viktimo estis ĉirkaŭ 50-jara kaj laboris en iu internacia institucio. La ekstremisma grupo Islama Ŝtato deklaris respondecon por la atako. Tamen la loka polico diris, ke ili ankoraŭ ne povas konfirmi tion.