Rusio fortigos baton al Islama Ŝtato
  2015-10-04 15:50:55  Ma

Sabate, rusa armeo diris, ke post 3-taga aeratako, la rusa aertrupo evidente malfortigis batalkapablon de ekstremisma organizo Islama Ŝtato en Sirio. Rusio plue fortigos la baton kaj jam proponis, ke Usono retiros siajn homojn el aerataka regiono de Sirio kaj ĉesigos flugon en tiu regiono. Rusa ĉefministro Dmitry Medvedev diris intervjuate, ke la agado de rusa aertrupo en Sirio celas protekti la rusan popolon el terorisma minaco.

Samtage estro de ĝenerala administracio de batalo de ls ĉefkomandejo de rusa armita forto Andrey Kartapolov diris, ke ekde la 30a de septembro, la rusa aerarmeo sendis pli ol 60 flugojn de aviadiloj kaj detruis pli ol 50 objektivojn de la Islama Ŝtato. Li diris, ke Rusio volas kunagi kun rilataj landoj por kune bati la terorisman minacon kaj alvokis, ke aliaj landoj ĝuos informojn pri la ekstremisma organizo en Sirio kaj Irako.

En la 2a de oktobro, kvarlanda pintkunveno de Francio, Germanio, Rusio kaj Ukrainio okazis en franca prezidentejo. La siria demando estis unu el ĉefaj temoj de la kunveno. Rusa prezidento Vladimir Putin konigis al franca prezidento François Hollande la militan agadon de Rusio en Sirio kaj diris, ke Rusio celas bati terorismon laŭ la internacia leĝo.