Afgana hospitalo estis aeratakita probable de usona armeo
  2015-10-04 15:50:55  Ma

Frumatene sabate, la centro de internacia kuraca kaj sava organizo Senbordaj Kuracistoj en afgana norda urbo Kondozo estis atakita suspektate de usona aerarmeo. Nun 19 homoj mortis kaj 37 vundiĝis. Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon forte kondamnis la aeratakon. Usona prezidento Barack Obama esprimis profundan funebron al la aeratako kaj promesis fari kompletan enketon.

La organizo diris, ke inter la viktimoj estis 3 infanoj kaj 12 laborantoj, krome 37 homoj vundiĝis kaj iuj perdiĝis.

En pasintaj kelkaj monatoj, la organizo multfoje informis al armeoj de Afganio kaj Usono pri la pozicio de kuracaj insititucioj, evitante esti atakita en la bato inter la du landoj.

Sabate ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon publikigis deklaron pere de sia proparolanto kaj forte kondamnis la aeratakon. Li alvokis justan kaj kompletan enketon pri la evento.

La trupo de NATO en Afganio agnoskis al mediatoj, ke matene de la 3a, la usona armeo faris aeratakon al iuj objektivoj en Kondozo kaj "eble jam" kaŭzis detruon de kuraca institucio ĉe la objektivoj.