Komercaj ministroj de G20 diskutos pri trakto de malrapidigo de tutmonda komerco
  2015-10-04 16:48:26  Ma

La konferenco de komercaj ministroj de G20 okazos en Istambulo de Turkio en la 5a kaj 6a de oktobro. Dimanĉe ĉina komerca ministro Gao Hucheng iris al la konferenco kun ĉina registara delegacio.

Inter la ĉeftemoj diskutataj de la konferenco, trakto de malrapidigo de tutmonda komerco estas la unua.

Monda Komerca Organizo diris, ke ekde la jaro 2010, averaĝa kreska rapideco de monda komerco nur estas 3%, tre malalta ol 6% inter 1983 kaj 2008. En la unua duonjaro de la kuranta jaro, la monda komerco abrupte ŝrumpis, kiu ne aperis antaŭ 2009. Laŭ prekalkulo, la Monda Komerca Organizo refoje malaltigis kakulon pri monda komerca skalo de 2015.