Fermiĝis ĝenerala debato de 70a Ĝenerala Asembleo de UN
  2015-10-04 16:48:26  Ma

Sabate en Nov-Jorko, stabejo de UN, fermiĝis la ĝenerala debato de 70a Ĝenerala Asembleo de UN, finiĝis serio da pintkunvenoj de la 70a datreveno de fondiĝo de UN.

Prezidanto de la 70a Ĝenerala Asembleo de UN Mogens Lykketoft diris en la resuma parolo, ke estas senprecendeca la nombro de ŝtatestroj kaj registaraj ĉefoj ĉeestantaj al la pintkunvenoj. Okaze de la 70a datreveno de fondiĝo de UN, gvidantoj de diversaj landoj reasertis principojn de la Ĉarto de UN kaj refoje konfirmis kernan lokon de UN en internacia kunlaboro.

Li diris, ke oni diskutis pri multaj gravaj demandoj en la ĝenerala debato, inkluzive de siria konflikto, krizo de rifuĝintoj, mezorienta paca procezo, perforta ekstremismo, reformado de UN kaj packonserva agado. Multaj landoj prezentis agan planon pri klimata ŝanĝiĝo al UN, kio metis bazon al atingo de interkonsento de klimata ŝanĝiĝo en la konferenco okazonta en Parizo jarfine.

De la 25a ĝis la 27a de septembro en Nov-Jorko okazis la pintkunveno de disvolvado de UN, en kiu estis aprobita la disvolva tagordo post 2015. Dum la pintkunveno, Ĉinio organizis kun UN rondtablan kunvenon de sud-suda kunlaboro kaj kun Virina Administracio de UN, organizis la tutmondan virinan pintkunvenon.

De la 26a ĝis la 28a de septembro, ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeesis serion da pintkunvenoj de la 70a datreveno de fondiĝo de UN.