Homrajta Konsilio de UN adoptis rezolucion pri "Homaj Rajtoj kaj Prevento kaj Batalo kontraŭ Perforta Ekstremismo"
  2015-10-05 15:59:42  Selena

La 2an de oktobro en Ĝenevo la ĵus fermita 30a sesio de la Homrajta Konsilio de UN adoptis rezolucion pri "Homaj Rajtoj kaj Prevento kaj Batalo kontraŭ Perforta Ekstremismo" prezentitan de Usono kaj aliaj landoj. Ĉinio sin detenis en la voĉdono.

La ĉina delegacio diris farante eksplikan parolon post voĉdono, ke perforta ekstremismo, same kiel terorismo estas publika malamiko de la homaro. Ĉinio estas ilia suferanto kaj oponas kontraŭ la perforta ekstremismo kaj terorismo kun ajna formo. Ĉinio akcentas kunlaboron de la internacia komunumo kaj komunajn penojn por bati ilin.

La ĉina delegacio menciis, ke la ĉefa enhavo de la rezolucio estas ne ekvilibra kaj revizicio prezentita de Rusio, reprezentanta Ĉinion kaj aliajn landojn, estas ne akceptita, tial Ĉinio sin detenis pri la rezolucio.