Novaĵoj (Oktobro 05)
  2015-10-05 17:18:47  Selena

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas lunde, la 5an de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Tajfuno Mujigae kaŭzis multajn mortojn kaj vundojn; Ban Ki-moon alvokis al Palestino kaj Israelo eviti konflikton. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La 4an de oktobro proparolanto de la Komunika Sekcio por Eksterlandaj Aferoj sub la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio anoncis en Pekino, ke invitite de la Centra Komitato de la Korea Laborista Partio, Liu Yunshan, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj sekretario de la Centra Sekretariejo, de la 9a de oktobro gvidos la delegacion de la Ĉina Komunista Partio ĉeesti la solenadon pri la sepdeka datreveno de la fondiĝo de la Korea Laborista Partio kaj fari oficialan viziton al Nord-Koreio.

Ĝis la 11a horo en la 5a de oktobro la tajfuno Mujigae, kiu la 4an de oktobro surteriĝis en la provinco Guangdong, akompanate de trombo, kaŭzis morton de 6 homoj kaj vundiĝon de 223.

Laŭ komunikaĵo publikigita de la distrikto Panyu de la urbo Guangzhou en la 5a de oktobro, ĝis la 8a horo kaj 40 minutoj en tiu tago la trombo rezultigis morton de 3 homoj kaj vundiĝon de 134, inter kiuj 5 restas en danĝero kaj 42 en kuracado. Ankaŭ la urbo Foshan suferis de la trombo, en kiu 3 homoj mortis kaj 89 vundiĝis. Krome, la ventego grave damaĝis lokajn fabrikojn, verdigajn instalaĵojn, elektran sistemon kaj aliajn.

Kiam la tajfuno surteriĝis, la urbo Zhanjiang iĝis katastrofejo, kie la perdo eĉ pli gravis. Nun en diversaj lokoj de la provinco Guangdong savado disvolviĝas. Por ke ĉio normaliĝu, necesas kelka tempo.

La 4an de oktobro la ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon, pere de sia proparolanto, deklaris, ke li kondamnis la eventon de atako, kiu okazis la 3an de oktobro en la malnova urbo de Jerusalemo, kaj alvokis, ke gvidantoj de Palestino kaj Israelo tenu sin trankvilaj kaj plene evitu, ke la streĉita situacio ankoraŭfoje akriĝu.

Ban Ki-moon konvinkiĝis, ke nur tiu projekto pri du ŝtatoj atingita per intertraktado estas justa kaj povanta eterne solvi la konflikton inter Palentino kaj Israelo. Li diris, ke Unuiĝintaj Nacioj bonvolas kune kun ambaŭ flankoj klopodi, inter Palestino kaj Israelo, meze de regionoj kaj ene de internaciskalo, krei kondiĉojn por signifa intertraktado.

La palestina prezidento Mahmoud Abbas en tiu tago telefone parolis kun Ban Ki-moon, postulante, ke Unuiĝintaj Nacioj laŭeble frue faru protekton al la palestina popolo. En la sama tago palestina oficiala proparolanto en deklaro kondamnis Israelon, ke ĝi "sabotis la projekton pri du ŝtatoj" kaj "trenis la tutan regionon en la cirklon de konflikto", kaj alvokis al Unuiĝintaj Nacioj kaj la internacia komunumo interveni en la aferon kaj malhelpi la agadon de Israelo.

Laŭ raporto de siria novaĵ-agentejo en dimanĉo, siria prezidento Bashar al-Assad diris akceptante intervjuon de irana novaĵa televida stacio, ke fondo de la milita alianco kontraŭ Islama Ŝtato, konsistanta el Rusio, Sirio, Irano kaj Irako, havos grandan sukceson en batalo kontraŭ IŜ.

Bashar estas tre kontenta pri aera atako fare de aertrupo de Rusio al celoj de Islama Ŝtato en Sirio en la 30a de septembro. Li diris, ke la antaŭaj aeratakoj gvidataj de okcidentaj landoj estigis malajn rezultojn, t.e. terorismaj fortoj faris novan disvolviĝon en okupata loko kaj varbo de membroj.

Li diris, ke nuntempe la unika elekto por Sirio estas radike nuligi terorismon. Ne eblas por Sirio plenumi projekton de politika reformo se ĝi ne estas stabila.

La 2an de oktobro en Ĝenevo la ĵus fermita 30a sesio de la Homrajta Konsilio de UN adoptis rezolucion pri "Homaj Rajtoj kaj Prevento kaj Batalo kontraŭ Perforta Ekstremismo" prezentitan de Usono kaj aliaj landoj. Ĉinio sin detenis en la voĉdono.

La ĉina delegacio diris farante eksplikan parolon post voĉdono, ke perforta ekstremismo, same kiel terorismo estas publika malamiko de la homaro. Ĉinio estas ilia suferanto kaj oponas kontraŭ la perforta ekstremismo kaj terorismo kun ajna formo. Ĉinio akcentas kunlaboron de la internacia komunumo kaj komunajn penojn por bati ilin.

La ĉina delegacio menciis, ke la ĉefa enhavo de la rezolucio estas ne ekvilibra kaj revizicio prezentita de Rusio, reprezentanta Ĉinion kaj aliajn landojn, estas ne akceptita, tial Ĉinio sin detenis pri la rezolucio.

Dimanĉon la internacia organizaĵo por kuracado kaj savado Senlandlimaj Kuracistoj deklaris, ke la nombro de tiuj, kiuj mortis pro bombado okazinta la 3an de oktobro en la hospitalo Kondoz, Afganio, atingis dudek du homojn.

Laŭ la deklaro, dek du laborantoj kaj dek pacientoj estis jam mortigitaj en la bombado, inter kiuj troviĝis tri infanoj. "La ĉefdomo, kie kuracistoj sanigis kaj flegis, tiutage estis ripete kaj ekzakte bombata, dum la aliaj apudaj konstruaĵoj apenaŭ ne detruiĝis." La deklaro nomis tiun ĉi bombadon "milita krimo", postulante, ke tria internacia organizaĵo faru ĝisfundan kaj travideblan enketadon. La deklaro emfazas ankaŭ, ke antaŭ ol la usona armeo lanĉis aeratakon, la organizaĵo ricevis neniun raporton pri tio, ke en la hospitalo okazis io konflikta.

La hospitalo Kondoz, norde en Afganio, en kiu rezidis Senlandlimaj Kuracistoj, frumatene je la tria en la 3a de oktobro estis ripete bombata de la usona armeo.

Finiĝis la novaĵoj!