Ĉinio, ĉampiono de la azia ĉampionado de korbopilko
  2015-10-05 16:49:35  Xiong Linping
La 3an de oktobro la azia ĉampionado de korbopilko por 2015 finiĝis en la urbo Changsha de la provinco Hunan, Ĉinio. En la finalo la gastiganto, nome la ĉina teamo venkis la filipinan per 78 kontraŭ 67, post kvar jaroj denove akiris la azian ĉampionecon, kaj samtempe proprigis al si kvalifikon partopreni en la Rio-de-Janejraj Olimpikoj 2016. La filipina teamo do gajnis la duan lokon en la ĉampionado.