Okazis fluo de koto kaj ŝtonoj en Gvatemalo
  2015-10-05 17:11:59  Xiong Linping

Jam pasis tri tagoj de kiam okazis katastrofa fluo de koto kaj ŝtonoj en la urbeto Santa Catarina-Pinula, Gvatemalo. Laŭ oficiala statistiko, la fluo kaŭzis morton de almenaŭ 131 homoj, kaj pli ol 300 homoj malaperis aŭ restas nekontakteblaj.

La urbeto Santa Catarina-Pinula situas je 15 kilometroj sude de la Gvatemalo Nova. Vespere de la 1a de oktobro en ĝi okazis fluo de koto kaj ŝtonoj pro fortega pluvado. 125 domoj estis forfluigitaj, kaj inter la viktimoj troviĝis infanoj kaj ĵus naskitaj beboj. Post la ekfluiĝo, ĉirkaŭ 1 800 savistoj tuj alkuris la lokon por savi, sed ĝis nun neniu el tiuj viktimoj estis trovita. Pro la troa diko de la koto kaj ŝtonoj la serĉado de kadavroj estas tre malfacila.