Ĉinio komencis urĝan respondon de grado IV kontraŭ la tajfuno Mujigae
  2015-10-06 16:20:24  Selena

Laŭ informo de retpaĝo de ĉina Ministerio pri Civilaj Aferoj, pro serioza situacio de provincoj Guangdong kaj Guangxi kaŭzita de la tajfuno Mujigae, ekde la 20a horo en la 5a de oktobro, ĉina Nacia Komitato pri Redukto de Katastrofo kaj ĉina Ministerio pri Civilaj Aferoj komencis urĝan respondon de grado IV kontraŭ la tajfuno kaj sendis laborgrupon al la katastrofejoj por gvidi kaj aranĝi savadan laboron.

Ĝis la 18a horo en la 5a de oktobro, la tajfuno Mujigae kaŭzis morton de 11 homoj kaj vundiĝon de 243 en Guangdong kaj Guangxi.