Novaĵoj (Oktobro 06)
  2015-10-06 17:19:16  Selena

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas marde, la 6an de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉina sciencistino Tu Youyou ricevis la Nobel-premion pri Fiziologio aŭ Medicino; Ĉinio komencis urĝan respondon de grado IV kontraŭ la tajfuno Mujigae. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La 5an de oktobro laŭ la loka tempo la Medicina Kolegio Caroline en Svedio proklamis en Stokholmo, ke la ĉina sciencistino Tu Youyou, la irlanda sciencisto William C Campbell, kaj la japana sciencisto Satoshi Omura kune dividis la Nobel-premion pri Fiziologio aŭ Medicino kaj distingis ilin pro ilia sukceso en kuracado kaj esplorado pri parazita malsano. Tu Youyou estas la unua ĉino, kiu gajnis tiun premion. Ŝi ankaŭ estas la dekdua virina premiito en la historio.

La prijuĝa komitato pri nobel-premio diris, ke de kelkmilaj jaroj parazita malsano ĝenas la homaron kaj iĝas tutglobe prisana problemo. Oni uzas artemisininon (medikamento ekskluzive kontraŭ malario), kiun eltrovis Tu Youyou, por kuraci malarion, kaj pro tio mortkvanto grandmezure malgrandiĝis tiuflanke.

Laŭinforme, ĉi-jare la premimono de la Nobel-premio pri Fiziologio aŭ Medicino mezuras ok milionojn da svedaj kronoj sume, kaj Tu Youyou ricevos duonon de tiu sumo, kaj la aliaj du sciencistoj kune la alian duonon.

La 5an de oktobro Li Keqiang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Ĉina Komunista Partio kaj ĉefministro de la Ŝtata Konsilio, adresis leteron al la Nacia Administracio pri Ĉina Tradicia Medicino, esprimante gratulon al la ĉina fama farmakologino Tu Youyou, kiu gajnis la Nobel-premion pri Fiziologio aŭ Medicino en 2015.

En la gratulmesaĝo Li Keqiang diras, ke jam delonge, la vasta amaso da sciencaj kaj teknikaj laborantoj en Ĉinio, ili senbrue plugas, sin oferas, unuanime akordiĝas, brave grimpas alten, kaj akiras multe da altnivelaj atingoj, kaj ke Tu Youyou ricevis la Nobel-premion pri Fiziologio aŭ Medicino, kio estas riveliĝo de la progreso kaj prospero de Ĉinio en la fakoj sciencaj kaj teknikaj, kio estas manifestiĝo de la granda kontribuo de la ĉinaj medikamentoj en la afero de sanigado por la homaro, kaj kio komplete spegulas la sintezan nacipotencon kaj internacian influivon de Ĉinio. Li esperas, ke ili marŝu plu kaj faru novan, pli grandan kontribuon en la evoluado de ekonomio kaj socio kaj en la konstruado de novtipa ŝtato.

Liu Yandong, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Ĉina Komunista Partio kaj vicĉefministrino de la Ŝtata Konsilio, konfidis al respondeculoj de la Ĉina Asocio pri Sciencoj kaj de la Nacia Administracio pri Ĉina Tradicia Medicino vespere de la 5a de oktobro viziti Tu Youyou kaj esprimi gratulon al ŝi.

Tiutage ankaŭ la Ĉina Nacia Virina Federacio sendis mesaĝon al Tu Youyou kaj diris gratulon al ŝi. La mesaĝo diras, ke Tu Youyou honore ricevis la Nobel-premion pri Fiziologio aŭ Medicino en 2015, kio estas gloro de la tuta ĉina virinaro kaj ankaŭ fiero de tiu tuto.

Laŭ informo de retpaĝo de ĉina Ministerio pri Civilaj Aferoj, pro serioza situacio de provincoj Guangdong kaj Guangxi kaŭzita de la tajfuno Mujigae, ekde la 20a horo en la 5a de oktobro, ĉina Nacia Komitato pri Redukto de Katastrofo kaj ĉina Ministerio pri Civilaj Aferoj komencis urĝan respondon de grado IV kontraŭ la tajfuno kaj sendis laborgrupon al la katastrofejoj por gvidi kaj aranĝi savadan laboron.

Ĝis la 18a horo en la 5a de oktobro, la tajfuno Mujigae kaŭzis morton de 11 homoj kaj vundiĝon de 243 en Guangdong kaj Guangxi.

Responde al finiĝo de la intertraktado de Trans-Pacifika Partnera Interkonsento, proparolanto de ĉina Komerca Ministerio marde asertis, ke la interkonsento estas unu el gravaj liber-komercaj interkonsentoj en la azipacifika regiono. Ĉinio estas aperta pri mekanismoj, kiuj konformas al regularo de Monda Komerca Organizaĵo kaj utilas akceli ekonomian integriĝon de la azipacifika regiono. La proparolanto diris, ke Ĉinio esperas, ke la interkonsento kaj aliaj liberkomercaj aranĝoj en la regiono helpos unu la alian kaj kune faros kontribuon por komerco, investo kaj ekonomia evoluo de la regiono.

En la 5a de oktobro ekonomiaj kaj komercaj ministroj de Usono kaj aliaj 11 landoj publikigis komunan deklaracion kaj deklaris, ke finiĝis la intertraktado de Trans-Pacifika Partnera Interkonsento, kiu daŭris 5 jarojn. Diversaj ekonomiaj komunumoj alte atentas tion.

Greka ĉefministro Alexis Tsipras diris, ke la nova registaro rapide kaj komplete plenumos la tria-raŭndan savinterkonsenton subskribitan kun ŝuldatoj kaj samtempe prenos rimedojn por redukti influon alportitan de la novaj streĉaj monpolitikoj.

Tiutage Tsipras asertis farante prelegon pri politikoj de la nova registaro en la estontaj kvar jaroj al la parlamento, ke la unua celo de la nova registaro estas renormaligi stabilon kaj kreskon de la ekonomio, strebi al grandmezura redukto de ŝuldoj, reformi administron de publikaj institucioj kaj bati korupton kaj burokratismon.

La 5an de oktobro la sekretariejo de "Kadra Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo" publikigis unu neoficialan dokumenton kiel bazon de la lastafaza intertraktado en la Pariza Klimata Konferenco.

Tiun ĉi dokumenton pretigis du komunaj prezidantoj, kiuj prezidos la intertraktadon. La enhavo de la dokumento ampleksas la klimatan interkonsenton validiĝontan en 2020, serion da rezolucioj por reago kontraŭ klimata ŝanĝiĝo, kaj aliajn similajn. La dokumento mencias, ke la konvencio spegulos la devon komunan, tamen diferencan, kaj ke oni limigos la levomezuron de tutglobe mezuma temperaturo ene de du celsiaj gradoj. Kaj por la temo pri reduktado de ellaso, la dokumento postulas, ke ĉiu lando devos en ĉiu kvina jaro prezenti sian kontribuon kaj promeson.

Laŭ informo el la iraka sekuriga departemento, la 5an de oktobro okazis eksplodoj de enaŭta dinamito respektive en la provinco Diyala oriente, en la provinco Basra sude en Irako, kaj en la ĉefurbo Bagdado. La atakoj estigis morton de almenaŭ 51 homoj kaj vundiĝon de 92.

Persono el la sekuriga sekcio de la provinco Diyala diris, ke la parkejo ekster la bazaro norde en la ĉefurbo Baquba de la provinco Diyala tiutage estis atakita de enaŭta dinamitado, la evento rezultigis morton de almenaŭ 37 homoj kaj vundiĝon de 54. Intertempe, persono riĉe informata el la sekuriga sekcio de la provinco Basra informis, ke en tiu tago unu aŭto ŝarĝita de grandkvanta dinamito estis eksplodigita en iu bazaro de la urbeto Zubair, kiu situas en Basra, la atako mortigis almenaŭ 11 homojn kaj vundis 30. Krome, unu oficisto el la iraka internafera ministerio deklaris, ke tiun tagon en la distrikto Husseiniyah de la ĉefurbo Bagdado okazis eksplodo de aŭtodinamito, kaj la dinamitado kaŭzis morton de almenaŭ 3 homoj kaj vundiĝon de 8. Ĝis nun neniu organizo aŭ individuo konfesis pri tiuj tri atakoj.

Finiĝis la novaĵoj!