Tu Youyou ricevis la Nobel-premion pri Fiziologio aŭ Medicino en 2015
  2015-10-06 14:41:56  Xiong Linping

La 5an de oktobro Li Keqiang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Ĉina Komunista Partio kaj ĉefministro de la Ŝtata Konsilio, adresis leteron al la Nacia Administracio pri Ĉina Tradicia Medicino, esprimante gratulon al la ĉina fama farmakologino Tu Youyou, kiu gajnis la Nobel-premion pri Fiziologio aŭ Medicino en 2015.

En la gratulmesaĝo Li Keqiang diras, ke jam delonge, la vasta amaso da sciencaj kaj teknikaj laborantoj en Ĉinio, ili senbrue plugas, sin oferas, unuanime akordiĝas, brave grimpas alten, kaj akiras multe da altnivelaj atingoj, kaj ke Tu Youyou ricevis la Nobel-premion pri Fiziologio aŭ Medicino, kio estas riveliĝo de la progreso kaj prospero de Ĉinio en la fakoj sciencaj kaj teknikaj, kio estas menifestiĝo de la granda kontribuo de la ĉinaj medikamentoj en la afero de sanigado por la homaro, kaj kio komplete spegulas la sintezan nacipotencon kaj internacian influivon de Ĉinio. Li esperas, ke ili marŝu plu kaj faru novan, pli grandan kontribuon en la evoluado de ekonomio kaj socio kaj en la konstruado de novtipa ŝtato.

Liu Yandong, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Ĉina Komunista Partio kaj vicĉefministrino de la Ŝtata Konsilio, konfidis al respondeculoj de la Ĉina Asocio pri Sciencoj kaj de la Nacia Administracio pri Ĉina Tradicia Medicino vespere de la 5a de oktobro viziti Tu Youyou kaj esprimi gratulon al ŝi.

Tiutage ankaŭ la Ĉina Nacia Virina Federacio sendis mesaĝon al Tu Youyou kaj diris gratulon al ŝi. La mesaĝo diras, ke Tu Youyou honore ricevis la Nobel-premion pri Fiziologio aŭ Medicino en 2015, kio estas gloro de la tuta ĉina virinaro kaj ankaŭ fiero de tiu tuto.