UN publikigis novan dokumenton pri klimata intertraktado
  2015-10-06 16:07:06  Xiong Linping

La 5an de oktobro la sekretariejo de "Kadra Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo" publikigis unu neoficialan dokumenton kiel bazon de la lastafaza intertraktado en la Pariza Klimata Konferenco.

Tiun ĉi dokumenton pretigis du komunaj prezidantoj, kiuj prezidos la intertraktadon. La enhavo de la dokumento ampleksas la klimatan interkonsenton validiĝontan en 2020, serion da rezolucioj por reago kontraŭ klimata ŝanĝiĝo, kaj aliajn similajn. La dokumento mencias, ke la konvencio spegulos la devon komunan, tamen diferencan, kaj ke oni limigos la levomezuron de tutglobe mezuma temperaturo ene de du celsiaj gradoj. Kaj por la temo pri reduktado de ellaso, la dokumento postulas, ke ĉiu lando devos en ĉiu kvina jaro unufoje prezenti sian kontribuon kaj promeson.