Novaĵoj (Oktobro 07)
  2015-10-07 17:30:35  Selena

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 7-a de oktobro, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, Ĉinio tenas malferman sintenon pri sistema konstruado konforma al regularo de MKO; G20 devas fari pli grandan kontribuon al komerca investo kaj ekonomikresko de la mondo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Marde pri finiĝo de la intertraktado de Trans-Pacifika Partnera Interkonsento, proparolanto de ĉina Komerca Ministerio diris, ke Ĉinio tenas malferman sintenon al ĉia ajn sistema konstruado, kiu konformas al la regularo de la Monda Komerca Organizo kaj akcelas la integriĝon de la azi-pacifika ekonomio.

Laŭinforme lunde komercaj ministroj de Usono kaj aliaj 11 landoj komune deklaris, ke finiĝis la 5-jara intertraktado de Trans-Pacifika Partnera Interkonsento. Diversaj ekonomiaj komunumoj alte atentas tion.

Marde en Istambulo de Turkio, okazis la konferenco de komercaj ministroj de G20. Ĉeestantoj profunde diskutis pri politikoj kaj proponoj de industria kaj negoca komerco, trakto de malrapidiĝo de tutmonda komerco, akcelo de aliĝo de mez- kaj malgrandaj entreprenoj kaj malaltenspezaj landoj al tutmonda valorĉeno kaj plibonigo de plurflanka komerca sistemo. Oni atingis vastan komunan konsenton kaj faris preparon por la pinta konferenco de G20 okazonta en Antalya novembre.

Ĉina komerca ministro Gao Hucheng diris en sia parolo, ke en la lastaj jaroj, kreska rapideco de tutmonda komercaĵa negoco estas evidente malalta ol tutmonda ekonomia kreska rapideco. Estontece estos malfacila la restariĝo de monda ekonomio kaj komerca investo. Oni devas preni fortajn rimedojn por akceli internacian komercan investon kaj fari kontribuon al tutmonda ekonomia kresko. Ĉinio proponis fortigi komercan movforton, redukti komercan koston kaj perfektigi politikan riskon de komerco.

Pri akcelo de aliĝo de mez- kaj malgrandaj entreprenoj kaj malaltenspezaj landoj al tutmonda valorĉeno, Gao diris, ke la registaro havas neevideblan respondecon en subteno al evoluado de mez- kaj malgrandaj entreprenoj. La ĉina registaro forte subtenas entrepreno-starigon de la amaso, praktikas reformadon de aproba sistemo, reduktas kaj senigos imposton de mez- kaj malgrandaj entreprenoj, establas disvolvan fonduson al mez- kaj malgrandaj entreprenoj kaj liveras financan subtenon al tiuj entreprenoj per plurtavola kapitala merkato.

La internacia komunumo devas kune klopodi por helpi mez- kaj malgrandajn entreprenojn kaj malaltenspezajn evoluantajn landojn aliĝi al tutmonda valorĉeno per akcelo de komerco, kapabla konstruado, akcelo de translanda investo, faciligo de komerca investo kaj informa tekniko.

   Pri plibonigo de plurflanka komerca sistemo, Gao diris, ke G20 enhavas ĉefajn membrojn de la Monda Komerca Organizo kaj estas grava partoprenanto, kontribuanto kaj profitito de plurflanka komerca sistemo. Protekti plurflankan komercan sistemon konformas al bazaj interesoj de membroj de G20. G20 devas liveri subtenon kaj gvidon al disvolvado kaj perfektigo de la plurflanka komerca sistemo, antaŭenpuŝi establon de pli justa, malferma kaj entena plurflanka komerca sistemo kaj eviti marĝenigon de evoluantaj membroj en establo de internacia komerca regularo.

Cetere la kunveno aŭskultis proponojn de B20 pri komercaj politikoj. Gao diris, ke Ĉinio subtenas la proponon de B20 pri sankcio de "Komerca Faciliga Interkonsento" de la Monda Komerca Organizo, oponas ian ajn komercan protektismon kaj subtenas diĝitan ekonomian disvolvadon.

Lasta dimanĉe tajfuno Mujigae surteriĝis en Zhanjiang, Guangdong-provinco de suda Ĉinio. Ĝis la 15-a horo de la 6a de oktobro, 18 homoj mortis kaj 4 perdiĝis pro la tajfuno Mujigae. Cetere 3,5 milionoj da homoj suferis la katastrofon.

Marde Jens Stoltenberg, ĝenerala sekretario de NATO, diris, ke NATO tre zorgas pri la lastatempa milita agado de Rusio en Sirio.

Tiutage Stoltenberg diris en gazetara konferenco, ke NATO okazigos kunvenon de nacidefendaj ministroj de la membrolandoj en la 8a de oktobro. En la kunveno, oni ĉefe diskutos pri la situacio de Sirio, Afganio kaj Ukrainio, kaj fortigo de militaj rimedoj de NATO por komuna defendo.

Stoltenberg diris, ke lunde la Komisiono de NATO protestis kontraŭ la "invado" de rusa militaviadilo en Turkio. Li diris, ke Rusio senĉese grandigis militan agadon en Sirio. NATO alte atentas pri tio. Rusio devas eviti ĝenon al la agado de internacia alianco por ataki Islaman Ŝtaton kaj respekti la suverenecon de Turkio super la aerspaco.

Marde israela ĉefministro Benjamin Netanyahu diris, ke la israela registaro daŭre fortigos la sekurigan rimedon kaj donos plimultajn rajtojn al israela armeo por respondi al la nova terorisma atako de palestinanoj al israelanoj.

Tiutage Netanyahu inspektis la militan gardostarejon ĉe la okcidenta bordo de Jordano kaj iris al la scenejo, kie 2 israelanoj estis atakitaj en la 1a de oktobro, por aŭskulti konigon pri la evento. Post la inspektado Netanyahu diris, ke Israelo prenos pli seriozajn rimedojn por respondi al novaj atakoj de Palestino.

Marde palestina prezidento Mahmoud Abbas diris, ke Palestino ne esperas eskaladiĝon de la konflikto inter Palestino kaj Israelo, kaj postulas, ke Israelo tuj ĉesigu agadon malbonigantan la situacion.

Tiutage Abbas diris en la kunveno de la plenuma komitato de Palestina Liberiga Organizo, ke palestinaj gvidantoj ne esperas eskaladiĝon de la konflikto inter Palestino kaj Israelo, tamen ili samtempe esperas sin protekti.

Abbas diris, ke Palestino ne la unua lanĉis la konflikton. Palestino esperas solvi la problemon per paca rimedo.

En la parolo Abbas kondamnis la atakon de Israelo kontraŭ palestinanoj, kaj postulis, ke Israelo ĉesigu konstruadon de setlejoj de judoj kaj liberigu la palestinanojn laŭpromese. Tiel Palestino daŭrigos la pacan intertraktadon.

Marde Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, deklaris pere de sia proparolanto, ke li surpriziĝis pri la multiĝo de konfliktoj inter Palestino kaj Israelo lastatempe kaj urĝis, ke la du flankoj prenu urĝajn rimedojn por eviti eskaladiĝon de la streĉa situacio.

Finiĝis la novaĵoj!