Israelo daŭre fortigos sekurigan rimedon
  2015-10-07 17:10:54  Pluveta
Marde israela ĉefministro Benjamin Netanyahu diris, ke la israela registaro daŭre fortigos la sekurigan rimedon kaj donos plimultajn rajtojn al israela armeo por respondi al la nova terorisma atako de palestinanoj al israelanoj.

Tiutage Netanyahu inspektis la militan gardostarejon ĉe la okcidenta bordo de Jordano kaj iris al la scenejo, kie 2 israelanoj estis atakitaj en la 1a de oktobro, por aŭskulti konigon pri la evento. Post la inspektado Netanyahu diris, ke Israelo prenos pli seriozajn rimedojn por respondi al novaj atakoj de Palestino.