G20 devas fari pli grandan kontribuon al komerca investo kaj ekonomikresko de la mondo
  2015-10-07 16:35:46  Ma
Marde en Istambulo de Turkio, okazis la konferenco de komercaj ministroj de G20. Ĉeestantoj profunde diskutis pri politikoj kaj proponoj de industria kaj negoca komerco, trakto de malrapidiĝo de tutmonda komerco, akcelo de aliĝo de mez- kaj malgrandaj entreprenoj kaj malaltenspezaj landoj al tutmonda valorĉeno kaj plibonigo de plurflanka komerca sistemo. Oni atingis vastan komunan konsenton kaj faris preparon por la pinta konferenco de G20 okazonta en Antalya novembre.

Ĉina komerca ministro Gao Hucheng diris en sia parolo, ke en la lastaj jaroj, kreska rapideco de tutmonda komercaĵa negoco estas evidente malalta ol tutmonda ekonomia kreska rapideco. Estontece estos malfacila la restariĝo de monda ekonomio kaj komerca investo. Oni devas preni fortajn rimedojn por akceli internacian komercan investon kaj fari kontribuon al tutmonda ekonomia kresko. Ĉinio proponis fortigi komercan movforton, redukti komercan koston kaj perfektigi politikan riskon de komerco.

Pri akcelo de aliĝo de mez- kaj malgrandaj entreprenoj kaj malaltenspezaj landoj al tutmonda valorĉeno, Gao diris, ke la registaro havas neevideblan respondecon en subteno al evoluado de mez- kaj malgrandaj entreprenoj. La ĉina registaro forte subtenas entrepreno-starigon de la amaso, praktikas reformadon de aproba sistemo, reduktas kaj senigos imposton de mez- kaj malgrandaj entreprenoj, establas disvolvan fonduson al mez- kaj malgrandaj entreprenoj kaj liveras financan subtenon al tiuj entreprenoj per plurtavola kapitala merkato.

La internacia komunumo devas kune klopodi por helpi mez- kaj malgrandajn entreprenojn kaj malaltenspezajn evoluantajn landojn aliĝi al tutmonda valorĉeno per akcelo de komerco, kapabla konstruado, akcelo de translanda investo, faciligo de komerca investo kaj informa tekniko.

Pri plibonigo de plurflanka komerca sistemo, Gao diris, ke G20 enhavas ĉefajn membrojn de la Monda Komerca Organizo kaj estas grava partoprenanto, kontribuanto kaj profitito de plurflanka komerca sistemo. Protekti plurflankan komercan sistemon konformas al bazaj interesoj de membroj de G20. G20 devas liveri subtenon kaj gvidon al disvolvado de kaj perfektigo de la plurflanka komerca sistemo, antaŭenpuŝi establon de pli justa, malferma kaj entena plurflanka komerca sistemo kaj eviti marĝenigon de evoluantaj membroj en establo de internacia komerca regularo.

Cetere la kunveno aŭskultis proponojn de B20 pri komercaj politikoj. Gao diris, ke Ĉinio subtenas la proponon de B20 pri sankcio de "Komerca Faciliga Interkonsento" de la Monda Komerca Organizo, oponas ian ajn komercan protektismon kaj subtenas diĝitan ekonomian disvolvadon