Tri sciencistoj dividis Nobel-premion pri kemio de 2015
  2015-10-08 12:24:18  Xiong Shan

Merkrede, la 7an de oktobro, la Sveda Imperiestra Akademio de Sciencoj deklaris aljuĝi Nobel-premion pri kemio de la jaro 2015 al sveda sciencisto Tomas Lindahl, usona sciencisto Paul Modrich kaj turk-usona sciencisto Aziz Sancar por rekoni ilian kontribuon al la esploro pri riparo de difektita desoksiribonukleata acido.

Je 45 minutoj post la 11a horo tiutage en la konferencejo de la Sveda Imperiestra Akademio de Sciencoj, Goran Hansson, konstanta sekretario de la Sveda Imperiestra Akademio de Sciencoj, publikigis la liston de la premiitoj kaj iliajn atingojn.