Nuptejo estis aeratakita en Jemeno
  2015-10-08 17:18:24  Xiong Linping

La 8an de oktobro jemena flegisto informis, ke vespere de la 7a de oktobro nuptejo en la provinco Dhamar, sude en Jemeno, estis aeratakita de multlandaj trupoj gvidataj de Saud-Arabio. Dudek ses homoj mortis en la atako.

Unu flegisto anomima diris, ke preskaŭ cent jemenaj civiluloj arigis sin en iu vilaĝo en la provinco Dhamar por kolekta geedziĝo, tiam subite alvenis la alianca aeratako. Almenaŭ dudek ses homoj mortis en la aera atako, kaj vundiĝis kvardek. El tiuj mortintoj kaj vunditoj plejparte estas virinoj kaj infanoj.

Laŭ eldiro de lokanoj, ili atakiĝis plej eble pro tio, ke la partoprenantoj de la nupto subtenas la ŝijanistan organizaĵon al-Huthiyyun.

Tio estas la dua aeratako al civilula nupto en la du lastaj semajnoj, fare de la multlandaj trupoj gvidataj de Saud-Arabio. La 28an de septembro la samo okazis al nuptejo, en kiu mortis almenaŭ cent tridek unu homoj.