El fluktuado de elektra uzokvanto kaj fervoja transportkvanto oni vidas pozitivan ŝanĝiĝon de striktura alĝustigo
  2015-10-08 19:17:54  Xiong Linping
La 8an de oktobro la ĵurnalo Renmin Ribao publikigis artikolon de Wang Baoding, direktoro de la ĉina Ŝtata Statistika Buroo, tio estas, "El fluktuado de elektra uzokvanto kaj fervoja transportkvanto oni vidas pozitivan ŝanĝiĝon de struktura alĝustigo".

En la artikolo Wang Baoding skribas, ke en lastaj jaroj la rilato inter ekonomia kresko unuflanke kaj elektra uzokvanto, fervoja transportkvanto aliflanke vekis vastan atenton kaj el enlando kaj el eksterlandoj. En la nova normalstato de ekonomia evoluado elasta koeficiento inter ekonomia kresko kaj elektra uzokvanto, fervoja transportkvanto nun estas varianta en nova formo, do certa deflankeniĝo ja ĝuste spegulas pozitivan prosperon de struktura alĝustigo kaj transformo en Ĉinio. Kaj vide el la tendenco, la direkto kaj logika rilato de tiuj indicoj ne estis ŝanĝitaj.

Ĝenerale elektra uzokvanto sinkronas kun ekonomia kresko, kaj same, fervoja transportkvanto ankaŭ kunpaŝas kun ekonomia kresko. Sed en lastaj jaroj la ekonomio de Ĉinio eniris en novan normalstaton. En la rilato inter indicoj aperis nova variado ne same kiel antaŭe: nun la ekonomia kresko iom falis malsupren, tamen kun tio elektra uzokvanto evidente reduktiĝis, kaj ankaŭ fervoja transportkvanto faris la samon. Tiu variado ne signifas ŝanĝiĝon de la logiko de ekonomia funkciado, nek tiun de datuma kvalito, sed ĝuste spegulas la pozitivan progreson akiritan en la struktura alĝustigo kaj transformo de Ĉinio en lastaj jaroj.