Vizito de Xi Jinping al Britio malfermos "oran epokon" de la rilato inter Ĉinio kaj Britio
  2015-10-08 20:09:37  Xiong Linping

Rilate tion, ke la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping baldaŭ komencos sian vojaĝon al Britio ĉi-monate, la 8an de oktobro Shen Danyang, informisto de la ĉina Komerca Ministerio, diris, ke tiu ĉi vizito malfermos "oran epokon" de la rilato inter Ĉinio kaj Britio.

Shen Danyang asertis, ke tiu ĉi vizito montros direkton por evoluado de la rilato inter Ĉinio kaj Britio, pluapaŝe antaŭenigos praktikan kunlaboron en diversaj kampoj, kaj malfermos "oran epokon" de la rilato inter Ĉinio kaj Britio.

La 21an de septembro la sepa ĉina-brita financa dialogo okazis en Pekino. La du landoj faris serion da dialogoj pri investado kaj financa kunlaboro. Shen Danyang indikis, ke tiu ĉi dialogo efektive faris necesan pretigon por la vizito de Xi Jinping al Britio.