Suicidaj atakoj mortigis 16 homojn en nordorienta Niĝerio
  2015-10-08 17:07:50  Yu Rongkang

Entute 16 homoj estis mortigitaj kaj 10 aliaj vunditaj merkrede en du suicidaj atakoj en Damaturu, ĉefurbo de la niĝeria norda ŝtato Yobe.

Oficialulo el la Ŝtata Oficejo de Krizokaza Traktado diris, ke la unua atako okazis ĉirkaŭ la 2a horo frumatene. Du atakantoj detonaciigis kunportitan eksplodaĵon en komerca kvartalo de la urbo Damaturu. La alia atako okazis en dense loĝata kvartalo de la urbo.

Ankoraŭ neniu organizo aŭ individuo deklaris respondecon por la atakoj.

Yobe troviĝas najbare kun la ŝtato Borno, en kiu aktivas militantoj de la ekstremisma grupo Boko Haram, kaj estis atakita kelkfoje.