Novaĵoj (Oktobro 08)
  2015-10-08 17:31:48  Ma

Saluton, karaj amikoj! Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto elsendo. Estas ĵaŭde, la 8a de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: fortega tajfuno suferigis pli ol 4,9 milionojn da homoj en suda Ĉinio; la Organizo por Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvado kritikas evoluintajn landojn pri neplenumo de promesoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Laŭ nova statistiko, la fortega tajfuno Mujigae suferigis pli ol 4,9 milionojn da homoj en la provinco Guangdong. Merkrede raportisto informiĝis, ke post la tajfuno diversaj regionoj de la provinco komencis la laboron por renormaligi la situacion.

Dimanĉe de la lasta semajno la tajfuno Mujigae surteriĝis en Zhanjiang, Guangdong-provinco kaj alportis gravajn perdojn al la regionoj Zhanjiang, Maoming, Yangjiang kaj Foshan. Laŭ statistiko, ĝis la 16a horo de la 6a de oktobro, la tajfuno suferigis pli ol 4,9 milionojn da homoj en la provinco Guangdong.

La donitaĵoj de la provinca administracio pri civilaj aferoj montris, ke pro la fortega tajfuno 170 400 homoj estis evakuitaj, pli ol 4,2 milionoj da mu-oj da agrikulturaj plantoj estis damaĝitaj, kaj 3374 domoj difektiĝis. La rekta ekonomia perdo kalkuliĝis al 23,24 miliardoj da juanoj.

Merkrede, la 7an de oktobro, la Sveda Imperiestra Akademio de Sciencoj deklaris aljuĝi Nobel-premion pri kemio de la jaro 2015 al sveda sciencisto Tomas Lindahl, usona sciencisto Paul Modrich kaj turk-usona sciencisto Aziz Sancar por rekoni ilian kontribuon al la esploro pri riparo de difektita desoksiribonukleata acido.

Tagmeze en la konferencejo de la Sveda Imperiestra Akademio de Sciencoj, Goran Hansson, konstanta sekretario de la akademio, publikigis la liston de la premiitoj kaj iliajn atingojn.

La Organizo por Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvado merkrede publikigis statistikojn. En la lastaj du jaroj, la fonduso, ĉiujare liverita de evoluintaj landoj por helpi evoluantajn landojn en la traktado de klimata ŝanĝiĝo, iom kreskis, tamen restis granda distanco al la promesita sumo.

En 2013 kaj 2014 evoluintaj landoj liveris al evoluantaj landoj respektive 52 miliardojn da usonaj dolaroj kaj 62 miliardojn da usonaj dolaroj por helpi ilin trakti klimatan ŝanĝiĝon.

La evoluintaj landoj promesis en la Kopenhaga Konferenco en 2009, ke ili ĉiujare kolektos cent miliardojn da usonaj dolaroj por helpi la evoluantajn landojn en respondo al klimata ŝanĝiĝo dum la periodo de 2013 ĝis 2020.

Merkrede, la 7an de oktobro, usona prezidento Barack Obama telefonis al la internacia organizaĵo de medicina helpo Senlandlimaj Kuracistoj, esprimante bedaŭron pro akcidenta atako de la usona armeo al la hospitalo Kondoz, Afganio en la 3a de oktobro.

Proparolanto de la Blanka Domo Josh Earnest diris tiutage en regula gazetara konferenco, ke Obama diris al ĉefo de la organizaĵo Senlandlimaj Kuracistoj, ke la Defenda Ministerio de Usono enketas pri la evento kaj donos travideblan, radikan kaj objektivan juĝon laŭ la vera situacio.

La 3an de oktobro la hospitalo de la organizaĵo Senlandlimaj Kuracistoj en Kondoz, norda Afganio suferis bombadon. 12 laborantoj kaj 10 pacientoj, inkluzive de 3 infanoj estis mortigitaj en la bombado. La organizaĵo Senlandlimaj Kuracistoj deklaris, ke la bombado estis "milita krimo".

La siria armeo informis, ke sub la protekto de la rusa aerarmeo la siria armeo merkrede lanĉis grandskalan ofensivon al la norda antaŭurbo de la centra provinco Hama.

Anonima persono el la siria armeo diris al raportistoj, ke la ofensivo estis la unua operaco de la siria armeo sub la protekto de la rusa aerarmeo al du urbetoj okupataj de armitaj opoziciuloj. La operaco celis regi la vojon inter la du centraj provincoj Homs kaj Hama.

La rusa aerarmeo merkrede faris deklaron, dirante, ke tiutage rusaj militaviadiloj ruinigis kelkajn objektivojn de la Islama Ŝtato.

Rusa ministro pri defendo Sergey Shoigu raportis laboron al prezidento Vladimir Putin merkrede en la rusa suda urbo Soĉio. Li diris, ke Rusio kunordigas kun Turkio kaj Usono la agadon en Sirio.

La rusa televido raportis, ke Shoigu diris, ke estis starigita rekta kontakto inter la defendaj ministerioj de Rusio kaj Turkio por garantii la flugadon de rusaj militaviadiloj laŭ la turka landlimo kaj eviti transflugon de teritoria aerspaco. Krome, la rusa Defenda Ministerio planas konsiliĝi kun la usona flanko pri dokumento de kunlaboro.

Shoigu diris, ke en la lastaj du tagnoktoj la rusa armeo trovis grandan nombron da teroristaj komandejoj, arsenaloj, blenditaj veturiloj kaj trejnejoj kaj ruinigis ĉiujn. Li diris, ke merkrede la rusa aerarmeo lanĉis 23 atakelirojn de aviadiloj por bati opoziciojn de militantoj de la Islama Ŝtato.

Hakim al-Zamili, prezidanto de la Komitato pri Defendo kaj Sekureco sub la iraka parlamento, merkrede diris, ke Irako eble petos Rusion lanĉi aeratakon kontraŭ objektivoj de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato sur la iraka teritorio.

Al-Zamili diris tiutage dum intervjuo kun mediato, ke eble en la venontaj kelkaj tagoj aŭ semajnoj Irako petos la rusan flankon aliĝi al la batalo kontraŭ la Islama Ŝtato, tamen tio dependos de la rusa operaco en Sirio. Li diris, ke la lasta aeratako de la internacia alianco sub la gvidado de Usono estis neefika. Li esperis, ke Rusio ludos pli gravan rolon.

La 27an de septembro la iraka komandejo de komuna agado faris deklaron, konfirmante, ke ĝi komencis sekurecan kunlaboron kun Rusio, Irano kaj Sirio. Ili starigos inform-centron por kolekti, ordigi kaj analizi informojn pri batalo kontraŭ la Islama Ŝtato.

Entute 16 homoj estis mortigitaj kaj 10 aliaj vunditaj merkrede en du suicidaj atakoj en Damaturu, ĉefurbo de la niĝeria norda ŝtato Yobe.

Oficialulo el la Ŝtata Oficejo de Krizokaza Traktado diris, ke la unua atako okazis ĉirkaŭ la 2a horo frumatene. Du atakantoj detonaciigis kunportitan eksplodaĵon en komerca kvartalo de la urbo Damaturu. La alia atako okazis en dense loĝata kvartalo de la urbo.

La oficejo de reprezentanto de UN en Tanzanio merkrede publikigis raporton, dirante, ke 54 homoj mortis pro ĥolero ekde aŭgusto en Tanzanio.

La epidemio aperis unue en Daresalamo, la plej granda urbo de Tanzanio, kaj poste ĝi disvastiĝis al 11 provincoj. Laŭ donitaĵoj, estis registritaj 3 500 konfirmitaj kaj suspektataj infektitoj.

Ĝis la 6a de oktobro oni raportis 2 668 konfirmitajn kaj suspektatajn kazojn en Daresalamo, plej serioze influita de la epidemio, kaj 33 el ili jam mortis.

Por respondi al la epidemio la tanzania registaro fondis specialan laborgrupon.