Senlandlimaj Kuracistoj alvokas enketon de tria flanko
  2015-10-09 10:50:09  Xiong Shan

Ĵaŭde la internacia organizaĵo de medicina helpo Senlandlimaj Kuracistoj okazigis gazetaran konferencon en Kabulo, la ĉefurbo de Afganio. Ĝi alvokis triaflankan internacian enketon pri atako de la usona armeo al la hospitalo en Kunduz, Afganio en la 3a de oktobro, kaj postulis fiksi respondecon por la akcidento.

La 3an de oktobro la hospitalo de Senlandlimaj Kuracistoj en Kunduz, norda Afganio estis atakita. 12 laborantoj kaj 10 pacientoj, inkluzive de 3 infanoj estis mortigitaj en la bombado. En la 6a de oktobro John Campbell, la plej alta komandanto de la trupoj de NATO en Afganio, konfesis, ke la usona armeo akcidente bombis la hospitalon dum milita agado en Kunduz.