Ĉina ekonomio transformiĝas en novan modelon
  2015-10-09 17:48:41  Xiong Linping

La 8an de oktobro, kiam Christine Lagarde, ĝenerala direktoro de la Internacia Mona Fonduso (IMF), ĉeestis la aŭtunan jarkunvenon en Limao, ĉefurbo de Peruo, ŝi diris, ke la malsupreniĝo de ĉina ekonomio restas en antaŭvido, kaj tio utilas al longatempa kreskado de la ekonomio.

Lagarde diris: "Turnante sin al ekonomia kreskmodelo ĉefe movata de konsumado, Ĉinio ankoraŭ tenas sin en la nuna kreskado, kio montriĝas sufiĉe bona." Ŝi opiniis, ke fluktuado en procezo de ekonomia transformiĝo ne eviteblas, "tial ni devas adaptiĝi al tiu fluktuado. IMF aprezas la decidon de Ĉinio fortigi administradon pri valuta kurzo de merkato en la ekonomia transformiĝo."

Lastatempe unu politika propono de IMF montras, ke la mildiĝa kresko de la ĉina ekonomio restas en antaŭvido, la ĉina ekonomio transformiĝas en pli sekuran, pli daŭripovan ekonomian evolumodelon, kaj tial la mondo profitos de tiu ĉi transformiĝo de Ĉinio.