Al Japanio nepre necesas solvi problemon de nuklea materialo
  2015-10-09 19:17:01  Xiong Linping

La 9an de oktobro Hua Chunying, informisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, en rutina gazetara konferenco diris, ke de longa tempo Japanio konservas grandan kvanton da sentema nuklea materialo, kaj pro tio ekzistas risko pri nukleaj disvastiĝo kaj sekureco; nu, oni devas agi por solvi la problemon.

En tiu tago ĉina akademia instanco publikigis esploran raporton pri la problemo de nuklea materialo en Japanio. Respondante al demando starigita de raportisto, Hua Chunying diris, ke ŝi jam atentis pri la raporto.

"De longa tempo Japanio konservas tiom grandan kvanton da sentema nuklea materialo, ke aperas grava neekvilibro inter proponado kaj postulado, kaj tial ekzistas risko pri nukleaj disvastiĝo kaj sekureco, kio jam delonge vekis maltrankvilon kaj suspekton ĉe diversaj registaroj kaj internaciaj akademioj. Mi opinias, ke la problemo de nuklea materialo en Japanio ne montriĝas nesolvebla, sed la ĉefaĵo dependas de tio, ke Japanio devas elmontri sian sintenon konduti respondece kaj agi por solvi la problemon, pri kiu zorgas la internacia komunumo," ŝi diris.