Li Keqiang intervidiĝis kun tajlanda eksterafera ministro
  2015-10-09 20:22:16  Xiong Linping

Posttagmeze de la 9a de oktobro la ĉina ĉefministro Li Keqiang en la pavilono Ziguangge en Zhongnanhai kun la tajlanda eksterafera ministro Don Pramudwinai.

Li Keqiang diris, ke Ĉinio kaj Tajlando intimas inter si kiel unu familio, kaj ke Ĉinio volontas kune kun Tajlando firmigi la tradician amikecon, superrigarde plani interŝanĝon kaj kunlaboron en diversaj kampoj, pene realigi kunprofiton kaj kungajnon, kaj pli efike feliĉigi la popolojn de la du landoj kaj de la regiono.

Li Keqiang emfazis, ke la kunlaboro de Ĉinio kaj Tajlando pri fervojo nun estas ĉefaĵo kaj brilpunkto de dulanda kunagado, ĝi ne nur utilas al la ligiĝo de la ĉina iniciato "unu zono kaj unu vojo" kun la tajlanda evolustrategio, al dulanda ekonomia evoluado, sed krome kreas favorajn kondiĉojn por ekonomia kaj komerca kunlaboro de Ĉinio kun Tajlando kaj diversaj landoj en la Hinda-Ĉina duoninsulo kaj por proksimigo de kultura interŝanĝo. Li esperis, ke la du landoj rapidu plenumi komunan komprenon por ke la ĉina-tajlanda fervojo pli frue ekkonstruiĝu.

Don Pramudwinai diris, ke Tajlando ŝatas la amikan, kunlaboran rilaton kun Ĉinio, alte atentas pri la dulanda kunlaboro pri fervojo, kaj volas kune kun Ĉinio klopodi por ke la fervojo pli frue ekkonstruiĝu, kaj por ke la du landoj kune evoluu.