Sendito de UN: Libiaj partioj konsentas fondi unuiĝintan registaron
  2015-10-09 15:43:31  Yu Rongkang

La Subtena Misio de UN al Libio anoncis ĵaŭde nokte en la maroka urbo Skhirat, ke registaro de nacia unuiĝo estos fondita en Libio kun Faiz al-Saraj kiel ĝia ĉefministro.

Bernardino Leono, estro la Subtena Misio de UN al Libio, diris en gazetara konferenco, ke Saraj, parlamentano el la internacie rekonata Ĉambro de Reprezentantoj de Libio, laboros kun tri vicĉefministroj en la Prezidenta Konsilio.

Du superaj membroj en la Prezidenta Konsilio inkluzivas membron de la Ĝenerala Nacia Kongreso, kiu ne povis sukcese proponi kandidatojn por la unuiĝinta registaro kiel atendite en merkredo.

Laŭ la Subtena Misio de UN al Libio, la du ĉefaj partioj de la libia politika dialogo, la Ĝenerala Nacia Kongreso kaj la Ĉambro de Reprezentantoj, espereble akordiĝos pri la listo de la Prezidanta Konsilio en la fino de ĉi tiu semajno.

Danke al la mediacio de UN, ĉiuj partioj de la libia politika dialogo venis en akordon pri politika interkonsento. Laŭ la interkonsento, estos fondita registaro de nacia unuiĝo, kaj armitaj fortoj de ĉiuj partioj estos submetitaj al la komando de la unuiĝinta registaro. Tamen la Ĉambro de Reprezentantoj ne subskribis la interkonsenton.