Rusio kaj Japanio intertraktis pri paca interkonsento
  2015-10-09 15:48:04  Yu Rongkang

Ĵaŭde en Moskvo rusa vicministro pri eksterlandaj aferoj Igor V. Morgolov kaj lia japana samrangulo Shinsuke Sugiyama okazigis la duan raŭndon de vicministra intertraktado pri subskribo de paca interkonsento inter la du landoj.

La retpaĝaro de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis koncizan novaĵon, dirante, ke dum la intertraktado la du flankoj diskutis pri subskribo de paca interkonsento inter la du landoj laŭ historia vidpunkto. La novaĵ-agentejo ITAR-TASS raportis, ke la intertraktado okazis malpublike.

Januare de 2014 en Tokio Japanio kaj Rusio okazigis la unuan raŭndon de vicministra intertraktado. Poste la dua raŭndo estis kelkfoje prokrastita. Rusio atribuis la kaŭzon al Japanio. En la fino de septembro de la kuranta jaro japana ministro pri eksterlandaj aferoj vizitis Rusion, kaj tiam la du flankoj venis en akordon pri okazigo de la dua raŭndo de intertraktado.