Novaĵoj (Oktobro 09)
  2015-10-09 17:27:36  Ma

Saluton, karaj amikoj! Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto elsendo. Estas vendrede, la 9a de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉina delegito faris proponon pri efektivigo de disvolva tagordo post 2015; Senlandlimaj Kuracistoj alvokas enketon de tria flanko. Sekve estos la programero Inter Ni kaj vi aŭdos la unuan parton de la intervjuo kun Michael Boris rilate al italaj frandaĵoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina konstanta vicdelegito al UN Wang Min ĵaŭde faris proponon pri efektivigo de la disvolva tagordo post 2015 al la dua komitato de la Ĝenerala Asembleo de UN. Li diris, ke Ĉinio amplekse kaj pozitive efektivigos la disvolvan tagordon post 2015 kaj senlace kontribuos por disvolvado kaj prospero de la mondo.

La dua komitato de la Ĝenerala Asembleo de UN, kiu respondecas pri traktado de ekonomiaj demandoj, tiutage okazigis ĝeneralan debaton. Wang diris en sia parolado, ke Ĉinio opinias, ke la Ĝenerala Asembleo devas preni la efektivigon de la disvolva tagordo post 2015 kiel gravan punkton kaj antaŭenpuŝi ĉiujn landojn porti la respondecon pri efektivigo de la disvolva tagordo. Ĉinio restas ĉe la opinio, ke oni devas unue turni la atenton al elimino de malriĉeco kaj disvolvado, fortigi la tutmondan partnerecon de disvolvado, profundigi suda-sudan kunlaboron, plibonigi internacian situacion de disvolvado kaj intensigi kunlaboron pri klimata ŝanĝiĝo, nutraĵa sekureco kaj energi-sekureco.

Ĵaŭde la internacia organizaĵo de medicina helpo Senlandlimaj Kuracistoj okazigis gazetaran konferencon en Kabulo, la ĉefurbo de Afganio. Ĝi alvokis triaflankan internacian enketon pri atako de la usona armeo al la hospitalo en Kunduz, Afganio en la 3a de oktobro, kaj postulis fiksi respondecon por la akcidento.

La 3an de oktobro la hospitalo de Senlandlimaj Kuracistoj en Kunduz, norda Afganio estis atakita. 12 laborantoj kaj 10 pacientoj, inkluzive de 3 infanoj estis mortigitaj en la bombado. En la 6a de oktobro John Campbell, la plej alta komandanto de la trupoj de NATO en Afganio, konfesis, ke la usona armeo akcidente bombis la hospitalon dum milita agado en Kunduz.

Maria Zakharova, proparolanto de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, ĵaŭde diris, ke la milita agado de la rusaj aerokosmaj fortoj en Sirio tute celas kontraŭbatali terorismon.

Zakharova diris en gazetara konferenco, ke la prioritata tasko de la milita agado de Rusio en Sirio estas firmigi la ŝtatpotencon de Sirio kaj organizi komunan batalon kontraŭ terorismo. Rusio jam klare sciigis ĉiujn partiojn, inkluzive de mez-orientaj partneroj, ke la rusaj aerokosmaj fortoj partoprenas en la milita agado en Sirio tute por bati lokajn teroristojn.

En la 30a de septembro la rusaj aerokosmaj fortoj komencis aeratakon kun la siria armeo al objektivoj de ekstremisma grupo en Sirio. Ĝis merkredo la rusa armeo atakis 112 objektivojn de la Islama Ŝtato en Sirio.

La palestina registaro ĵaŭde petis organizon de UN pri homaj rajtoj sendi teamon al Palestino kiel eble plej rapide por enketi pri krimoj faritaj de Israelo kontraŭ palestinanoj.

La palestina registaro diris tiutage en sia deklaro, ke israelanoj krimis kontraŭ palestinanoj sen memdefenda kapablo, kaj ili devas porti respondecon pri senĉesa eskalado de la situacio.

La deklaro diris ankaŭ, ke palestina prezidento Mahmoud Abbas alvokis la du flankojn akordiĝi en paca maniero pri politika solvo, tamen la israela flanko ne tiel agis, sed krimis fojfoje.

La deklaro petis la Sekurecan Konsilion de UN kaj la araban mondon porti sian respondecon kaj tuj protekti palestinanojn.

Abbas ĵaŭde diris, ke palestinanoj estis senĉese atakitaj de Israelo, tamen la palestina flanko ankoraŭ etendos la manojn de paco al Israelo. Li aldonis, "Ĉar ni kredas, ke paco kaj paca rezisto estas niaj rajtoj."

La israela polico ĵaŭde diris, ke okazis atakoj tiutage en Jerusalemo, Tel-Avivo kaj Cisjordanio. Ok israelanoj vundiĝis kaj unu palestinano estis mortigita en tiuj atakoj.

Lastatempe pli kaj pli malboniĝis la sekureca situacio en Palestino kaj Israelo. En la pasinta pli ol unu semajno kvar israelanoj mortis pro tiuj atakoj kaj kvar palestinanoj estis mortigitaj. La konflikto disvastiĝis al iuj arabaj urboj en Israelo.

Ĵaŭde en Moskvo rusa vicministro pri eksterlandaj aferoj Igor V. Morgolov kaj lia japana samrangulo Shinsuke Sugiyama okazigis la duan raŭndon de vicministra intertraktado pri subskribo de paca interkonsento inter la du landoj.

La retpaĝaro de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis koncizan novaĵon, dirante, ke dum la intertraktado la du flankoj diskutis pri subskribo de paca interkonsento inter la du landoj laŭ historia vidpunkto. La novaĵ-agentejo ITAR-TASS raportis, ke la intertraktado okazis malpublike.

Januare de 2014 en Tokio Japanio kaj Rusio okazigis la unuan raŭndon de vicministra intertraktado. Poste la dua raŭndo estis kelkfoje prokrastita. Rusio atribuis la kaŭzon al Japanio. En la fino de septembro de la kuranta jaro japana ministro pri eksterlandaj aferoj vizitis Rusion, kaj tiam la du flankoj venis en akordon pri okazigo de la dua raŭndo de intertraktado.

La Subtena Misio de UN al Libio anoncis ĵaŭde nokte en la maroka urbo Skhirat, ke registaro de nacia unuiĝo estos fondita en Libio kun Faiz al-Saraj kiel ĝia ĉefministro.

Bernardino Leono, estro la Subtena Misio de UN al Libio, diris en gazetara konferenco, ke Saraj, parlamentano el la internacie rekonata Ĉambro de Reprezentantoj de Libio, laboros kun tri vicĉefministroj en la Prezidenta Konsilio.

Du superaj membroj en la Prezidenta Konsilio inkluzivas membron de la Ĝenerala Nacia Kongreso, kiu ne povis sukcese proponi kandidatojn por la unuiĝinta registaro kiel atendite en merkredo.

Laŭ la Subtena Misio de UN al Libio, la du ĉefaj partioj de la libia politika dialogo, la Ĝenerala Nacia Kongreso kaj la Ĉambro de Reprezentantoj, espereble akordiĝos pri la listo de la Prezidanta Konsilio en la fino de ĉi tiu semajno.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon ĵaŭde faris deklaron pere de sia proparolanto, bonvenigante la proponon pri kandidatoj por la Prezidenta Konsilio de Libio, kaj aplaŭdante la definitivan tekston de politika interkonsento, kiu estis atingita post ampleksa kaj vasta konsiliĝo inter partioj de la libia politika dialogo.

La deklaro diris, ke Ban urĝas gvidantojn de ĉiuj rilataj partioj kapti la okazon por revenigi Libion al la normala vojo kaj alvokas al ĉiuj partioj de la politika dialogo subteni la proponon kaj subskribi interkonsenton kiel eble plej rapide. Li aldonis, ke li subtenos plu la libian popolon per sia speciala sendito kaj la Subtena Misio de UN al Libio.