Enigitaj Dokumentoj de Nankina Masakro en Memoron de Monda Registro
  2015-10-10 12:42:03  Yu Rongkang

Unesko anoncis vendrede en gazetara konferenco, ke entute 47 kandidatoj, inkluzive de Dokumentoj de la Nankina Masakro el Ĉinio, estas enskribitaj en la Memoron de la Monda Registro fare de la Internacia Konsultiĝa Komitato de Memoro de la Monda Programo de Unesko.

La decido estis farita dum tritaga kunveno de Unesko inter la 4a kaj 6a de oktobro en Abudabio, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, post la du-jara traktado kiel parto de la kandidatiga ciklo 2014-2015, dum kiu 88 proponoj el 61 landoj estis ekzamenitaj.

Laŭ Unesko, Dokumentoj de la Nankina Masakro konsistas el tri partoj: la unua parto koncernas la periodon de la masakro (1937-1938); la dua parto rilatas al la postmilita esplorado kaj proceso kontraŭ militkrimuloj dokumentitaj de la Milita Tribunalo de la ĉina nacia registaro (1945-1947), kaj la tria parto tuŝas dosierojn dokumentitajn de la juĝaj aŭtoritatoj de la Ĉina Popola Respubliko (1952-1956).

La Memoro de la Monda Registro estas la listo de dokumentaj heredaĵoj sub la Memoro de la Monda Programo de Unesko, kiu estis establita en 1992 por "konservi dokumentajn heredaĵojn kaj memoron por la profito de nunaj kaj estontaj generacioj en la spirito de internacia kunlaborado kaj reciproka kompreno, konstruado de paco en la menso de virinoj kaj viroj".