Irana oficiro mortigita en Sirio
  2015-10-10 13:02:13  Yu Rongkang

Libana televido vendrede raportis, ke unu supera oficiro el Irano estis mortigita tiutage en la urbo Aleppo en norda Sirio.

La raporto diris, ke la mortigita oficiro nomiĝas Hossein Hamadani. Li estis generalo de la Revolucia Gvardio de Irano kaj servis kiel milita konsilisto de la registara armeo de Sirio.

La irana novaĵ-agentejo Fars raportis, ke Hamadani estis mortigita de militantoj de la ekstremista grupo Islama Ŝtato ĵaŭde nokte en la antaŭurbo de Aleppo.