17 homoj mortigitaj en eksplodo de gasbotelo en Wuhu
  2015-10-10 16:11:06  Yu Rongkang

Lokaj aŭtoritatoj diris, ke almenaŭ 17 homoj estis mortigitaj sabate tagmeze en eksplodo, kiu disŝiris restoracion en la urbo Wuhu de Anhui-provinco en orienta Ĉinio.

La urba registaro diris, ke la eksplodo okazis je 3 minutoj antaŭ la 12a horo tagmeze kaj kaŭzis incendion en privata restoracio en la distrikto Jinghu de la urbo.

La unua esploro montris, ke la eksplodo estis kaŭzita de gasbotelo.