Boko Haram atakis bazaron en Ĉadlando
  2015-10-11 14:15:57  Yu Rongkang

Ĉadlanda ministro pri gazetaro Hassane Sylla Bakari sabate publikigis anoncon, dirante, ke tiutage bazaro en la urbeto Baga Sola estis atakita de militantoj de la ekstremista grupo Boko Haram. La bomatako mortigis 41 homojn kaj vundis 48 aliajn.

La anonco diris, ke inter la mortintoj estis kvin suicidaj atakantoj: unu viro, du virinoj kaj du infanoj. La ĉadlanda registaro avertis la publikon, ke Boko Haram kelkfoje lanĉis terurajn atakojn per virinoj kaj infanoj.