Novaĵoj (Oktobro 12)
  2015-10-12 16:59:18  Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 12-a de oktobro, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke turkoj funebras pri viktimoj de atakoj; reprezentantoj el pli ol 60 landojĉeestos la 6an Xiangshan-Forumon en Pekino. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Dimanĉe kelkmil turkoj amasiĝis sur placo en la centro de Ankaro, la ĉefurbo de Turkio, por funebri pri viktimoj de la teroristaj atakoj okazintaj sabate matene ĉirkaŭ la 10a horo en la fervoja stacidomo de Ankaro.Ili forte protestis kontraŭ la atakoj kaj kritikis la registaron pri ĝia neglekto en sekurecgardo.

Laŭ informoj, almenaŭ 95 homoj estis mortigitaj kaj 246 aliaj vunditaj en la eksplodoj.

Turka prezidento Recep Tayip Erdogan sabate faris deklaron, forte kondamnante la bombatakojn.Li diris, ke la atakoj estis direktitaj tute al paco, unueco kaj stabileco de Turkio. La turka registaro okazigos tri-tagan tutlandan funebron por viktimoj de la atakoj.

Neniu organizo deklaris respondecon pri la atakoj. La internacia komunumo forte kondamnis la atakojn.

La 6a Xiangshan-Forumo, kunorganizita de la Ĉina Asocio de Milita Scienco kaj la Ĉina Internacia Instituto de Strategia Societo, okazos de la 16aĝis la 18a de oktobro en Pekino.

Generalo He Lei, ĝenerala sekretario de la sekretariejo de la 6a Xiangshan-Forumo kaj vicprezidanto de la Ĉina Akademio de Milita Scienco, diris, ke la forumo kiel influa altnivela azia platformo de dialogo pri defendo kaj sekureco vekis atenton de diversaj landoj, kaj ĝin ĉeestos reprezentantoj el pli ol 60 landoj.

Sabate je la 20a horo finiĝis balotado de la prezidenta elektado de Belorusio.Elireja opiniosondo montris, ke nuna prezidento Alexander Lukashenko gajnis pli ol 80% da voĉoj.

La balotado komenciĝis je la 8a horo matene. La kandidatoj estis nuna prezidento Alexander Lukashenko, prezidanto de Liberal-Demokratia Partio Sergei Gaidukevich, socia aktivulino Tatiana Korotkevich kaj prezidanto de Patriota Partio Nikolai Ulakhovich.

Belorusio havas preskaŭ sep milionojn da elektantoj. Laŭ la leĝo, elektado estas valida, se pli ol duono da elektantoj partoprenas en ĝi.Kandidato, kiu akiris pli ol duonon da voĉoj, gajnis la elektadon, alie okazos la dua balotado.

Aŭtovico de Abu Bakr al-Baghdadi, gvidanto de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato, estis atakita de la iraka aerarmeo dimanĉe.Almenaŭ 8 altranguloj de la Islama Ŝtato estis mortigitaj en la bombado, kaj la sorto de al-Baghdadi ankoraŭ estas nekonata.

La iraka armeo raportis, ke la aŭtovico de al-Baghdadi estis atakita de la iraka aerarmeo, kiam ili veturis al la urbeto Karbala ĉe la landlimo kun Sirio por kunveno.

La raporto diris, ke pluraj altranguloj de la Islama Ŝtato estis mortigitaj aŭ vunditaj, tamen al-Baghdadi eskapis per veturilo, kaj oni ne scias, kie li nun estas.

Pli malfrue en tiu tago la novaĵ-agentejo Reuters citis parolojn de bone informitaj personoj kaj lokanoj, ke la aeratako de la iraka aerarmeo mortigis almenaŭ 8 altrangulojn de la Islama Ŝtato, tamen al-Baghdadi eble postvivis la atakon. La Islama Ŝtato deklaris en la socia retejo Twitter, ke estas malvera la aeratako.

Dimanĉe rusa prezidento Vladimir Putin faris komenton pri rusa operaco kontraŭ ekstremisma organizo en Sirio.Li diris, ke la rusa operaco estas puŝata de etiketo kaj prudento kaj celas montri, ke Rusio estas preta por kuna batalo kontraŭ ekstremisma organizo.

Li diris, ke la rusa agado en Sirio estis rajtigita de la siria registaro kaj laŭleĝa. Li akcentis, ke partneroj de Rusio devas scii, ke Rusio povas sin defendi per altteknikaj armiloj, kiam ĝi estas minacata.

La irana parlamento dimanĉe adoptis leĝprojekton, kiu permesas al la irana registaro efektivigi la definitivan interkonsenton pri la irana nuklea demando.

La irana novaĵ-televido raportis, ke tiutage la parlamento adoptis la leĝprojekton per 139 pozitivaj kaj 100 negativaj voĉoj kaj 12 sindetenoj, kiu permesas al la registaro memvole kaj surbaze de kondiĉoj efektivigi la definitivan interkonsenton subskribitan kun Usono, Ĉinio, Rusio, Britio, Francio kaj Germanio.

La leĝprojekto diris, ke ia ajn premado aŭ minaco kontraŭ Irano eble lasos la landon reekzameni la kunlaboron.

Dimanĉe en Johannesburgo la tutlanda kongreso de la sud-afrika reganta partio Afrika Nacia Kongreso aprobis la rezolucion akceli la retiron de Sud-Afriko el la Internacia Kriminala Kortumo. Prezidanto de la komitato de eksterlandaj aferoj de la Afrika Nacia Kongreso kaj vicministro de la sud-afrika prezidentejo Abed Babela diris, ke la Internacia Kriminala Kortumo jam perdis la direkton, kaj la retiro de Sud-Afriko ne povas malpliigi ĝian postulon pri homaj rajtoj.

Junie Sud-Afriko organizis la 25an Pintkunvenon de la Afrika Unio, kaj ĝin ĉeestis sudana prezidento Omar al-Bashir.Sud-Afriko estas partio de la "Roma Statuto" de la Internacia Kriminala Kortumo. Tiam la Internacia Kriminala Kortumo kaj la Supera Juĝejo de Sud-Afriko petis, ke la sud-afrika registaro arestu al-Bashir je la akuzo de "militkrimo kaj genocido" kaj konduku lin al Hago. Tamen la sud-afrika registaro ignoris ilian peton. La Supera Juĝejo de Sud-Afriko juĝis, ke la ago de la registaro malobeis la konstitucion.

Babela diris, ke se Sud-Afriko observus la arestordonon de la Internacia Kriminala Kortumo, ĝi ne povas resti en Afrika Unio.Li aldonis ke iuj potencaj landoj, kiuj rifuzis aliĝi al la Internacia Kriminala Kortumo, ankoraŭ ne estas limigitaj en la Sekureca Konsilio de UN.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon, kiu vizitis Bolivion, diris sabate vespere, ke ĉiuj landoj devas fari promeson por atingi fortan interkonsenton en la klimata konferenco de UN decembre en Parizo.

Ban diris, ke la pariza konferenco devas esti turnopunkto de la tergloba protekto, kaj ĉiuj landoj devas fari promeson pri redukto de emisiado de forceja gaso. Li akcentis, ke registaroj, popolaj societoj, lokaj registaroj kaj indiĝenoj de ĉiuj landoj devas ludi siajn proprajn rolojn kaj aktive partopreni en la traktado de klimata ŝanĝiĝo.

Li urĝis la evoluintajn landojn plenumi siajn promesojn, dirante, "Ni bezonas longedaŭran, flekseblan, fidindan kaj travideblan interkonsenton, kaj la evoluintaj landoj devas prezenti fidindajn politikon kaj rimedon por plenumi la promeson ĉiujare liveri 100 miliardojn da usonaj dolaroj ĝis 2020, ĉar tio estas ŝlosilo por gajni konfidon de la evoluantaj landoj."

Finiĝis la novaĵoj!