Okazos 6a Xiangshan-Forumo en Pekino
  2015-10-12 15:17:15  Yu Rongkang

La 6a Xiangshan-Forumo, kunorganizita de la Ĉina Asocio de Milita Scienco kaj la Ĉina Internacia Instituto de Strategia Societo, okazos de la 16a ĝis la 18a de oktobro en Pekino.

Generalo He Lei, ĝenerala sekretario de la sekretariejo de la 6a Xiangshan-Forumo kaj vicprezidanto de la Ĉina Akademio de Milita Scienco, diris, ke la forumo kiel influa altnivela azia platformo de dialogo pri defendo kaj sekureco vekis atenton de diversaj landoj, kaj ĝin ĉeestos reprezentantoj el pli ol 60 landoj.