KPĈ okazigos ŝlosilan kunvenon pri 13a kvin-jara plano
  2015-10-12 18:28:49  Yu Rongkang

La Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio lunde okazigis kunvenon. La ĉeestantoj diskutis pri redakto de la 13a Kvin-jara Plano pri Nacia Ekonomio kaj Socia Disvolvado, adoptis la Gvidprincipon de Memdisciplino de la Komunita Partio de Ĉinio kaj la Regularon pri Disciplina Puno de la Komunita Partio de Ĉinio.

La kunveno decidis, ke de la 26a ĝis la 29a de oktobro en Pekino okazos la 5a Plena Sesio de la 18a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio.