Ĉina ŝtata konsilanto vizitos Japanion
  2015-10-12 19:19:08  Yu Rongkang

Ĉina ŝtata konsilanto Yang Jiechi kaj estro de la japana nacia sekureca konsilio Yachi Shotaro kunprezidos la duan ĉina-japanan altnivelan politikan dialogon, planitan por mardo kaj merkredo en Tokio.

Hua Chunying. proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris en regula gazetara konferenco, ke Yang estis invitita de Yachi.

La unua altnivela politika dialogo okazis julie de tiu ĉi en Pekino.