Prezidanto Xi gratulas al Lukashenko pro lia reelektiĝo
  2015-10-12 20:43:26  Yu Rongkang

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis mesaĝon al Alexander Lukashenko, gratulante lin pro lia reelektiĝo kiel belorusa prezidento.

Xi diris en la gratula mesaĝo, ke nome de la registaro kaj popolo de Ĉinio kaj en sia nomo li esprimas varman gratulon al Lukashenko pro lia reelektiĝo kiel prezidento de la Belorusa Respubliko. Li aldonis, ke li atribuas grandan gravecon al la rilatoj inter Ĉinio kaj Belorusio kaj volas klopodi kun Lukashenko por altigi la duflankajn rilatojn al nova nivelo kaj profitigi la du popolojn.