Novaĵoj (Oktobro 13)
  2015-10-13 16:52:37  Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 13-a de oktobro, marde.Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj.Vi informiĝos pri tio, keĉina delegito alvokas internacian disvolvan kunlaboron;tri homoj estis mortigitaj en atakoj en Jerusalemo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina konstanta vicreprezentanto al UN Wang Min diris lunde, ke la internacia komunumo devas intensigi kunlaboron en kompleta efektivigo de la tagordo de daŭripova disvolvado de 2030 kaj realigi kungajnon per plifortigo de disvolva kapablo, plibonigo de internacia disvolva medio, optimumigo de disvolva partnereco kaj perfektigo de kunordiga mekanismo.

Wang faris paroladon tiutage en kunveno de la 70a Ĝenerala Asembleo de UN pri disvolvaj aferoj de UN. Li diris, ke la tagordo de daŭripova disvolvado de 2030 bildigas novan planon pri la tutmonda disvolvado en la venontaj 15 jaroj kaj liveras novajn oportunojn por venonta internacia disvolva kunlaboro. Li diris, ke sufiĉa kvanto kaj racia strukturo de resursoj estas tre gravaj por atingo de celoj de daŭripova disvolvado.

Wang diris, ke Ĉinio aktive partoprenas en internacia disvolva kunlaboro kaj volas doni al aliaj evoluantaj landoj helpojn laŭ sia kapablo. Antaŭ nelonge ĉina prezidanto Xi Jinping anoncis serion da gravaj rimedoj en la stabejo de UN, inkluzive de la starigo de fonduso de Ĉinio kaj UN por paco kaj disvolvado, pliigo de investo al la malplej evoluintaj landoj kaj senigo de iuj malplej evoluintaj landoj, kontinentaj evoluantaj landoj kaj evoluantaj malgrandaj insul-landoj je interregistara senintereza prunto pagenda en la fino de tiu ĉi jaro. Li akcentis, ke la ĉina registaro serioze efektivigos la anoncitajn rimedojn kaj subtenos konstrueman internacian disvolvan kunlaboron en la kadro de suda-suda kunlaboro.

Lunde la ĉina Ministro pri Eksterlandaj Aferoj Wang Yi intervidiĝis kun Bouthaina Shaaban, politika kaj mediata konsilisto de siria prezidento. Shaaban konigis la nunan situacion de Sirio kaj la starpunkton de la siria registaro.

Wang diris, ke Ĉinio havas tri porpledojn pri la siria krizo. Unue, la internacia komunumo devas kunigi fortojn por bati terorismon, kaj Ĉinio subtenas agadon konforman al la internacia leĝo kaj rajtigitan de koncernata lando. Due, oni devas rekomenci la politikan solvadon, kaj Ĉinio subtenas la procezon de politika solvado sub la gvidado de UN kaj proponas okazigi la trian Ĝenevan Kunvenon. Trie, mildigi humanitaran krizon estas la plej urĝa afero, kaj ĉiuj rilataj partioj devas preni rimedojn por solvi la mezorientan krizon de rifuĝintoj. Ĉinio liveros plu helpojn laŭ sia kapablo.

Marde proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang deklaris, ke ĉina prezidanto Xi Jinping faros ŝtatan viziton al Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando de la 19a ĝis la 23a de oktobro, invitite de brita reĝino Elizabeth II.

Lunde la israela polico diris, ke tiutage en Jerusalemo okazis 4 atakoj faritaj de palestinanoj al israelanoj.Tri palestinaj atakantoj estis surloke mortigitaj kaj 4 israelanoj, inkluzive de policanoj kaj soldatoj vundiĝis.

Lastatempe la sekureca situacio en Israelo kaj Palestino pli kaj pli malboniĝis.De la 7a de oktobro ĉiutage okazis kelkaj konfliktoj en la israelaj kaj palestinaj regionoj. Laŭ informoj de la israela polico, de la 1a de oktobro, jam 4 israelanoj estis mortigitaj en atakoj, kaj 10 palestinaj atakantoj estis mortpafitaj.

Lunde ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon kaj la Sekureca Konsilio de UN publikigis deklarojn, forte kondamnante la atakojn de la ekstremisma organizo Boko Haram en Ĉadio kaj Kamerunio, kiuj mortigis grandan nombron da homoj.

Ban publikigis deklaron pere de sia proparolanto, kondamnante la suicidajn atakojn sabate en ĉadia urbeto Baga Sola kaj dimanĉe en Kamerunio. Li reasertis, ke UN subtenas la batalon de Ĉadio kaj Kamerunio kontraŭ Boko Haram. Li instigis mez- kaj okcident-afrikajn landojn okazigi pintkunvenon kiel eble plej frue por antaŭenpuŝi solvadon de radikaj terorismaj demandoj laŭ la internacia leĝo.

La Sekureca Konsilio publikigis gazetaran deklaron, kondamnante per plej severaj vortoj la atakojn de Boko Haram en Ĉadio kaj Kamerunio, kaj reasertante la batalon kontraŭ ia ajn terorismo.

Sabate en bazaro de la ĉadia urbeto Baga Sola okazis suicida atako, 41 homoj estis mortigitaj kaj 48 aliaj vunditaj.Dimanĉe suicida atako en Kamerunio mortigis almenaŭ 8 homojn.

Lunde en Ateno, alta komisaro de UN pri rifuĝintoj Antonio Guterres diris, ke EU havas devon liveri pli da helpoj al Grekio por trakti la akriĝantan krizon de rifuĝintoj.

Dum sia restado en Grekio Guterres vizitis akceptcentrojn de rifuĝintoj en la insulo Lesvos kaj Ateno kaj interparolis kun greka ĉefministro Alexis Tsipras. Guterres diris al mediatoj, ke neniu lando povos trakti tiel grandskalan krizon nur per siaj propraj resursoj.

Laŭ statistikoj de la Alta Komisarejo de UN pri Rifuĝintoj kaj la greka registaro, preskaŭ 400 miloj da rifuĝintoj eniris en Grekion ĉi-jare, kaj preskaŭ duono de ili eniris la landon tra la insulo Lesvos.

Ĉefstabejo de la turkaj armitaj fortoj lunde faris deklaron, dirante, ke la turka armeo mortigis 17 militantojn de la Kurda Laborista Partio tiutage en aeratako en la sudorienta provinco Hakkari.

La deklaro diris, ke turkaj militaviadiloj ankaŭ detruis kaŝejojn kaj arsenalojn de militantoj de la Kurda Laborista Partio en la provincoj Hakkari kaj Sirnak kaj la turka armeo kaptis 970 kilogramojn da amonia nitrato uzebla por fabrikado de eksplodaĵo. Sabate kaj dimanĉe la turka armeo sendis militaviadilojn bombi tendarojn de militantoj de la Kurda Laborista Partio kaj mortigis entute 49 militantojn.

Prezidanto de la komitato de eksterlandaj aferoj de la sud-afrika reganta partio Afrika Nacia Kongreso Obed Bapela dimanĉe diris, ke la Afrika Nacia Kongreso esperas, ke Sud-Afriko sin retiros el la Internacia Kriminala Kortumo, ĉar la institucio malobservis sian principon difinitan ĉe la fondo.

Bapela diris al mediatoj en la tutlanda kongreso de la partio, ke la Internacia Kriminala Kortumo perdis la direkton, ĉar ĝi ne serĉis plu la principon de justa traktado al ĉiu. Li aldonis, ke retiro el la Internacia Kriminala Kortumo ne estas egoisma decido, ĉar Sud-Afriko alte levos plu la flagon de protekto de homaj rajtoj kaj malebligo de genocido.

Finiĝis la novaĵoj!