Turka armeo mortigis 17 militantojn de Kurda Laborista Partio
  2015-10-13 15:19:40  Yu Rongkang

Ĉefstabejo de la turkaj armitaj fortoj lunde faris deklaron, dirante, ke la turka armeo mortigis 17 militantojn de la Kurda Laborista Partio tiutage en aeratako en la sudorienta provinco Hakkari.

La deklaro diris, ke turkaj militaviadiloj ankaŭ detruis kaŝejojn kaj arsenalojn de militantoj de la Kurda Laborista Partio en la provincoj Hakkari kaj Sirnak kaj la turka armeo kaptis 970 kilogramojn da amonia nitrato uzebla por fabrikado de eksplodaĵo.

Sabate kaj dimanĉe la turka armeo sendis militaviadilojn bombi tendarojn de militantoj de la Kurda Laborista Partio kaj mortigis entute 49 militantojn.