Ĉina prezidanto substrekas baznivelan novigon
  2015-10-13 20:40:03  Yu Rongkang

Marde matene ĉina prezidanto Xi Jinping kunvokis kaj prezidis la 17an kunvenon de la centra gvidteamo por ampleksa profundigo de reformoj. Li emfazis en la kunveno, ke por enradikigo de la plano pri reformoj, aprobita de la centra registaro, la registaro devas instigi kaj permesi diversajn lokojn fari malsamajn esplorojn, ju pli peza estas la tasko de ampleksa profundigo de reformoj, des pli grava estas baznivela esploro kaj praktiko. Li akcentis, ke diversnivelaj registaroj devas preni stimulon de novigo kaj kuraĝa esploro de la baza nivelo kiel gravan medoton por enradikigo de reformoj, persisti en la gvidado de la partio, bone kombini la plenon pri reformoj kun la realo, kaj efektivigi reformojn konforme al la postulo de disvolvado, la deziro de la baza nivelo kaj la aspiro de la popolo por pli multe profitigi la popolon.